Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

El Vikipedio

(Alidirektita el NPIV)
Saltu al: navigado, serĉo
PIV alidirektas ĉi tien, kiu ankaŭ estas kodo de lingvo laŭ ISO 639-3.

La Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, mallonge PIV, estas unulingva esperanta vortaro kompilita de granda teamo de esperantologoj kaj fakuloj. Eldonanto estas SAT.

Enhavo

[redaktu] Plena Ilustrita Vortaro

[redaktu] Eldono de 1970

Antaŭ PIV ekzistis Plena Vortaro (PV), kompilita sub Emile Grosjean-Maupin. Sub la ĉefredaktorado de lia disĉiplo Gaston Waringhien estiĝis PIV kaj eldoniĝis unuafoje en 1970. Poste aperis du represoj.

PIV estas, precipe pro sia senkonkurenca amplekso (15 200 kapvortoj, 39 400 leksikaj unuoj), rigardata de multaj kiel pli-malpli normodona por Esperanto. Sed PIV ankaŭ estas kritikata, interalie pro troa influo de la franca lingvo kaj politikaj tendencoj. Cetere la iom malnovecaj kaj malmultaj ilustraĵoj aperis nur kvazaŭ apendico.

[redaktu] Suplemento el 1987

En 1987 aparte aperis Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento verkita sub gvido de Gaston Waringhien kaj Roland Levreaud. Ĝi enhavas proksimume 1000 kapvortojn kaj 1300 unuojn.

[redaktu] Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto

[redaktu] Eldono de 2002

En 2002 aperis, post plurjara laboro, nova profunde reviziita eldono kun la titolo La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, ĉefredaktita de Michel Duc-Goninaz. PIV2 (aŭ PIV2002) ampleksas 16 780 kapvortojn kaj 46 890 leksikajn unuojn. Ĝiaj ilustraĵoj estas lokitaj ne plu en la lastaj paĝoj, sed estas enkorpigitaj en la teksto mem.

La inaŭguro de la Nova PIV okazis dum SAT-kongreso en Alikanto (Hispanio) la 1-an ĝis la 7-a de julio 2002.

La dumil produktitaj ekzempleroj de la Nova PIV jam estis elĉerpitaj en 2004.

[redaktu] Eldono de 2005

Nova eldono, kun preseraroj korektitaj kaj detalaj modifoj, aperis en marto 2005.

[redaktu] Eksteraj ligiloj