Naĝejo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Naĝejo estas (ofte) publika ejo en kiuj disponeblas grandaj basenoj por banado kaj naĝado.

Plej ofte oni publikaj naĝejoj enireblas nur post pago de enirsumo. Senpaga alternativo, ĉefe somere estas lagoj, riveroj aŭ la maro.

Privataj naĝejoj, ankaŭ tiuj de hoteloj estos kutime malpli grandaj kaj havas ununuran basenon.

Enhavo

Historio [redakti]

La nuntempe fermita naĝejo Oderberger Straße en Berlino el la jaro 1900

Jam la antikvaj grekoj havis naĝejojn. La romianoj pluevoluigis la grekan bankulturon. En la jaro -305 Romio posedis la unuan grandan akvoalkondukilon (aqua appia) kaj jam tiam oni instalis publikan banejon. En la 4-a jarcento ekzistis en Romo ĉirkaŭ 900 publikaj banejoj. Anoj de ĉiaj socitavoloj vizitis tiujn banejojn. Por malriĉuloj ekzistis ankaŭ senpagaj banejetoj.

Dum la mezepoko oni disponigis en bandomoj, kuvojn plenajn de akvo.

Tipoj de naĝejoj [redakti]

Subĉiela naĝejo [redakti]

Subĉiela naĝejo en Grins

Kiam varmegas ekstere oni kutime preferas subĉielan naĝejon. La basenoj povas esti konstruita aŭ konsisti el lago aŭ ties parto.

Sportnaĝejo

Halnaĝejo [redakti]

Dumvintre kaj dum malvarmaj eksteraj temperaturoj oni preferas la halnaĝejon.

Sportnaĝejo [redakti]

Tiuj naĝejoj posedas basenojn laŭ la normoj de la internacia naĝfederacio (FINA).

Termnaĝejo [redakti]

Termnaĝejo

Naĝejoj kun akvo el mineralaj fontoj ofte ŝatas nomiĝi termnaĝejotermo, rilate al la romia bankulturo. Ĉe la marbordo ekzistis ankaŭ martermoj.

Salnaĝejo [redakti]

En salnaĝejo estas uzita ne dolĉa, sed sala akvo.

Tutvetera naĝejo [redakti]

La tutvetera naĝejo "Agrippa" en Kolonjo

Tutvetera naĝejo posedas kaj eksterajn kaj internajn basenojn kaj estas do uzebla kaj dum varmega kaj dum malvarmega vetero.

Urba naĝejo [redakti]

Urba naĝejo estas naĝejo, kiu apartenas al la urbo aŭ komunumo, kaj ne al naĝasocio.

Libertempa naĝejo [redakti]

Libertempa naĝejo en Budapeŝto

Libertempa naĝejo celas ripozigon kaj amuzon de la gastoj. Ili enhavas ofte malkutimaj basenoj, kirlkuvoj, diversaj akvotoboganoj aŭ glittuboj, sovaĵakvaj kanaloj kaj mineralajn banejojn. Libertempaj naĝejoj ofte havas vastajn ripozejojn, saŭnojn kaj ankaŭ loĝlokojn.

Ondonaĝejo [redakti]

En ondonaĝejo oni kreas artefaritajn ondojn, kiuj donas al la naĝanto la sperto de naĝado en la maro.


Bibliografio [redakti]

KOK-Richtlinien für den Bäderbau; Koordinierungskreis Bäder (Deutsche Gesellschaft für das Badewesen e. V., Deutscher Schwimmverband e. V., Deutscher Sportbund e. V.)

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]