Naĝi al-Ali

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naĝi Salim al-Ali (arabe: ناجي سليم العلي, naskiĝis en 1937 en vilaĝo Aŝ-Ŝaĝara, Palestino, mortis la 29-an de aŭgusto 1987 en Londono) – palestina desegnisto, kiu famiĝis per desegnaĵoj esprimantaj kritikon de la israela politiko. Li estas aŭtoro de pli ol 40 mil desegnaĵoj, en kiu respeguliĝis opinio de palestinanoj kaj araboj kaj kiuj kritike komentis la palestinan kaj araban politikon. Plej grandan diskonigon gajnis al li kreita de li mem silueto de Hanzali, la knabo rigardanta aktualajn politikajn eventojn, kiu ankaŭ fariĝis simbolo de palestina rezisto. La 22-an de julio 1987 antaŭ londona sidejo de la kuvajta gazeto Al-Kabas (Tindro), por kiu kreis satirajn politikajn desegnaĵojn, Naĝi al-Ali estis pafita vizaĝen. Li mortis pro vundoj kvin semajnojn pli poste en malsanulejo Charing Cross.

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Naĝi al-Ali naskiĝis en 1937 en norda Palestino, en la vilaĝo troviĝanta inter Tiberiado kaj Nazareto, kie nun estas israela moŝavo Ilanija. Post forpelo de palestinanoj en 1948 li iris kun la familio al la suda Libano kaj ekloĝis en tendaro por rifuĝintoj Ajn al-Hilva apud Cidono, kie lernis en lernejo apartenanta al la Unio de Kristanaj Eklezioj. Post diplomiĝo dum kelka tempo laboris proksime pri fruktokultivado, kaj poste translokiĝis al Tripolo, kie dum du jaroj frekventis fakan lernejon.

Kun paso de la tempo translokiĝis al Bejruto, kie ekloĝis en tendo de la tendaro Ŝatila, provante vivteni diversmaniere. En 1957, akirante rajtigon de aŭtomekanikisto, foriris al Sauda Arabio, kie laboris dum du jaroj.

Morto pro atenco[redakti | redakti fonton]

Oni ĝis nun ne scias, kiu pafis al Naĝi al-Ali vundinte lin ĉe dekstra tempio. Al-Ali restis senkonscia ĝis sia morto. Lia volo estis ripozi en Ajn al-Hilva, apud la patro, sed tio ne estis plenumebla kaj oni entombigis lin en tombejo Brookwood apud Londono. Post la atenco londona polico arestis Isma'il Suvan, la 28-jaran palestinanon, laboranta en la Universitato Hull, en kies loĝejo oni trovis kaŝejon kun armiloj, laŭ polico destinitan por teroristaj atakoj en Eŭropo. Al Suvan oni nur riproĉis pri neleĝa posedo de armiloj kaj eksplodaj materialoj. Komence la polico asertis, ke li estas membro de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, kvankam OLP neis tion.

Kun paso de la tempo li atestis, ke li laboris por OLP kaj por israela Mosado, kiu estis scianta pri planoj murdi la desegniston. Mosado rifuzis transdoni adekvatajn informojn al la brita spionagentejo pro kio britoj forigis de sia lando almenaŭ unu israelan diplomaton. Indignita ĉefministrino Margaret Thatcher ordonis fermon de la londona sidejo de Mosado ĉe Kensington Palace Gardens.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]