Naĥ-dagestana lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La naĥ-dagestanaj lingvoj:
flav-bruna: naĥa
verda: avar-andieca kaj cezeca
blua: dargva
bluega: laka
flav-verda: lezgeca kaj ĥinaluga
(ruĝe: la abĥaz-adigea lingvaro)

La naĥ-dagestanaj, kaspiaj, aŭ nordorient-kaŭkazaj lingvoj estas lingva familio de du-tri milionoj da parolantoj kiuj hejmiĝas en orienta Kaŭkazio, ĉefe en la rusaj republikoj de Inguŝio, Ĉeĉenio, kaj Dagestano, iom en Azerbajĝano.

La eroj de la naĥ-dagestana lingvofamilio estas sep:

Iuj lingvistoj proponas parencecon inter tiuj lingvaroj kaj la ĉerkesa lingvaro, aŭ kaj la huria kaj urarta lingvoj de antikva Anatolio, sed tiu rilato ankoraŭ ne estas montrita konvinke.