Naĥararo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naĥararo (armene նախարար; plurale. naĥararkʿ նախարարք, de la parta lingvo naksvadār "tenilo de la supereco"), estis hereda titolo de la plej alta klaso donita al nobeldomoj de la antikva kaj mezepoka Armenio.

Mezepoka Armenio estis dividita en grandaj biendomoj, kio estis la posedaĵo de kreskanta nobela klaso kaj estis regita de ties membroj, kiuj posedis la titolon Nahapet "familiestro" aŭ tanuter, "mastro". Aliaj membroj de Naĥarar-familioj regis pli malgrandajn partojn de la familibieno. Naĥararoj kun pli granda aŭtoritato estis rekonitaj kiel "ecĥanoj" (princoj).

Tiu sistemo ofte estis etikedita tiel feŭda por praktikaj celoj. Tamen, ekzistas diferencoj inter tiu sistemo kaj la feŭda sistemo poste adoptita en Okcidenta Eŭropo. La biendomo kiel tutaĵo estis fakte regita de ununura persono, ĝi estis tamen konsiderita la posedaĵo de lia tuta pligrandigita familio, tiel ke, se la reganto mortis sen heredantoj, li estis sukcedita de membro de malsama branĉo de la familio. Krome, estis permesite fremdigi parton de la familibieno nur al alia membro de la familio aŭ de permeso de la tuta pligrandigita familio. Tio ankaŭ povas klarigi kial armenaj feŭdaj familioj estis normale endogamaj, por ne disigi partojn de la komuna posedaĵo, kiel okazas pro la dotoj al aliaj familioj.

La origino de Naĥararoj ŝajnas etendiĝi al pagana Armenio, kiu kunekzistis kun la Romia kaj Parta imperioj.