Naĥiĉevano
| Naxçıvan Mŭtar Respublikası | |
| Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Naĥiĉevano, 121.806 |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | azera |
| Plej ofta(j) religio(j) | ŝijaismo |
| Areo % de akvo |
5.363 kv. km. km² ?% |
| Loĝantaro | 398.000 (2007), |
| Loĝdenso | 70,76/km² |
| Politiko | |
| Politika sistemo | aŭtonoma respubliko de Azerbajĝano |
| Ekonomio | |
| Valuto | azerbajĝana manato |
La Aŭtonoma Naĥiĉevana Respubliko (en la azera lingvo Naxçiván kaj armene Նախիջեվան) estas teritorio apartenanta al Azerbajĝano, sed geografie disigita pro la armena teritorio.
La respubliko okupas aeron de 5500 kvadratajn kilometrojn. Ĝi havas landlimojn kun Armenio 221 km, kun Turkio 9 km kaj kun Irano 179 km. Ĝia ĉefurbo estas la urbo Naĥiĉevano (33.000 loĝantoj), kiu havas sian propran universitaton.
Enhavo |
Etimologio [redakti]
Laŭ la germana filologo de la 19-a jarcento Johann Heinrich Hübschmann, la nomo « Naĥiĉevano» (Nakhichevan) laŭlitere signifas en la albana « la loko de la malsupreniro », biblia referaĵo pri la malsupreniro de Noa post kiam la arkeo restis sur la najbara monto Ararato. Hübschmann rimarkas ke tiu nomo ne estis uzata en la antikveco kaj ke la pli frua nomo estas « Naxcavan ». La prefikso « Naxc » devenas de nomo kaj avan (aŭ van) signifas « vilaĝo » aŭ « urbo » en la armena lingvo.
Geografio [redakti]
Naĥiĉevano estas duondezerta regiono de Azerbajĝano dise de la resto de la lando pri la armena teritorio. La montaro Zangezur oriente estas la landlimoj kun Armenio, dume la rivero Aras okcidente difinas la landlimon kun Irano.
Tiu ĉi aŭtonoma respubliko estas ege arida kaj montara. Ĝia plej alta pinto troviĝas sur la monto Kapydzhik, kiu atingas 2415 m.
Laŭ la legendo, la fendo de ĝia pinto estis okazigita pro la Arkeo de Noa dum la ŝipo ekmalsupreniris pro la malpliĝo de la inundado post la universala diluvo.
Administra divido [redakti]
Naĥiĉevano dividiĝas en 8 administraj dividoj, sep el ili rajonoj kaj alia estas urbo, la ĉefurbo Naĥiĉevano (en la azera lingvo Naxçıvan şəhər).
Moderna historio [redakti]
Naĥiĉevano estis parto de Armenio kvankam la plimulto de ĝia loĝantaro estis turklingva, ĉefe post la amasmurdado de la armena loĝantaro en 1905; la otomanoj okupis ĝin meze de 1918. La registaro de Azerbajĝano en Ganĝa, aliancita de la turkoj, estis la plej favorigita pro la mezuroj ĉar danke al la influo sur siaj samlandanoj, la teritorio transiris al sia kontrolo. Post la foriro de la turka armeo fine de la sama jaro 1918, la azeroj proklamis en la regiono la Respublikon de Araks (novembro 1918), sub la gvidado de Jafarkuli-Ĥan sed la britoj etendiĝis sur la regiono kaj la armenoj rekuperis ĝin en junio 1919.
Post la alveno al la povo de la komunistoj en Azerbajĝano (aprilo 1920) komencis la milito inter ambaŭ landoj pro la posedado de Naĥiĉevano, Zangezuro kaj Montara Karabaĥo, regionoj sub la regado de la armenoj kaj kiujn la azeroj reklamis. La turkaj naciistoj ankaŭ ribeliĝis kontraŭ la Traktato de Sèvres kaj akuzis Armenion pro tio ke ŝi ricevis armilaron de Britio. En junio, Armenio, duflanke atakata, paktis batalhalton kun Azerbajĝano per la promeso akcepti ĉiujn azerajn postulojn, kaj en julio 1920 la azeraj komunistoj, per turka apogo, prenis la regadon en Naĥiĉevano kaj estis proklamata la Naĥiĉevana Sovetia Respubliko. En septembro paca interkonsento inter Armenio kaj Azerbajĝano finigis la militon, kaj Armenio devis cedi la diskutatajn teritoriojn kaj agnoskis la registaron de Naĥiĉevano, kiu en 1921, Lenin liveris Naĥiĉevanon kune kun Montara Karabaĥo al la Azerbajĝana Respubliko, kio okazigis al Armenio la perdon de alia el sia historia teritorio. Samjare, la naĥiĉevanaj aŭtoritanoj forpelis grandan parton de la armena popolo loĝanta tie.
Kune kun Azerbajĝano, ene de la Federacia Socialisma Soveta Transkaŭkaza Respubliko, eniris en Sovetio, dum tiu periodo ne estis registritaj gravaj okazintaĵoj. Ĝi estis proklamata kiel Socialisma Soveta Aŭtonoma Respubliko la 9-a de februaro 1924.
En 1989 estis unu el la unua regionoj kie naskiĝis la azera naciismo. Post la ŝtatpuĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov la Respubliko memproklamiĝis sendependa, sed tiu proklamado estis nuligita post kelkaj tagoj.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- NDU.edu.az (Ŝtata universitato de Naĥiĉevano; en la angla).
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Kaŭkazio |
