NaNoWriMo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NaNoWriMo (elparolata kiel "nanorajmo") aŭ National Novel Writing Month (La Internacia Monato por Verki Romanon) estas projekto por kreema verkado en kiu ĉiu partoprenanto klopodas verki 50.000-vortan romanon en unuopa monato. Kreita de Chris Baty en julio 1999 kun 21 partoprenantoj, ĝi komencis ĉiu-jare okazi en novembro ekde 2000. Kvankam la projekto fondiĝis en Usono, kaj malgraŭ ĝia nomo, la projekto nun estas internacia evento. En 2005, 59.703 homoj partoprenis kaj 9.765 venkis. Ĉiu venkinto verkis almenaŭ 50.000 vortojn. La tutaj vortoj de ĉiuj partoprenantoj en 2005 estis 714.227.354 vortoj.

La romanoj de partoprenantoj povas temi pri io ajn kaj esti en ia ajn ĝenro. Ili devas ne esti ekverkata antaŭ la meznokto de la 1-a de novembro kaj devas esti finverkita antaŭ ol la meznokto en la 30-a de novembro, laŭ la loka tempo. Antaŭa planado kaj notado estas permesataj, sed neniom da antaŭe verkitaj vortoj rajtas esti en la korpo de la romano. Iuj disputas ĉu ideale oni verku kompletan romanon nur per 50.000 vortoj aŭ ĉu oni verku nur la unuajn 50.000 vortojn de romano kiu eble bezonos pli da laboro antaŭ ĝi finverkiĝos. Kvankam la unua argumento povus esti pli satiga, kaj multaj partoprenantoj celas kompletigi siajn rakontojn tuj post la atingo de 50.000 vortoj, romano kun nur 50.000 vortoj ne estas tre longa laŭ la normoj de eldonitaj verkoj. Eble tia libro pli taŭge nomiĝu novelo.

Neniaj premioj disdoniĝas por egaj longeco, kvalito, aŭ rapideco. Iu ajn kiu sukcese atingas la punkton de 50.000 vortoj deklare nomiĝas "venkinto". Komence de la 25-a de novembro, ĉiu partoprenanto povas enŝuti sian romanon por kontrolado de ĝia longeco kaj ricevos printeblan atestilon, bildsimbolon por montriĝo interreta, kaj inkluziviĝos en listo da venkintoj.

Neniuj antaŭzorgoj stariĝas por preventi trompadon; ĉar la sola valora premio por venki estas la finita romano mem kaj la sato pro la verkado de ĝi, oni havas malmultajn kialojn por trompi. Por partoprenantoj, la rilataj retforumoj estas ĉefa parto de la tuta klopodo. Ili donas konsilojn, informojn, kritikojn, subtenadon, kaj oportunojn por komuna prokrastado. Ankaŭ estas oficiala IRC-a kanalo, #NaNoWriMo, troviĝata en la servilo jena GoodChatting, kie partoprenantoj povas paroli, renkonti unuj la aliajn, intercerbumi pri ideoj, aŭ partopreni Vortan Militon, kiu estas tipo de verkada konkurso.

Por "venki" en NaNoWriMo, partoprenantoj bezonas skribi averaĝe po 1.666 kaj 2/3 vortojn ĉiutage. Tiu kvanto plenigas ĉirkaŭ tri paĝojn 1-liniecajn skribitajn en 12-punkta tiparo. Ĉi tiu rapideco permesas malmulte da tempo por reverkado aŭ redaktado. Estroj de la evento diras ke la sola celo estas inciti homojn komenci verki per la rimarkado de la limtempo. Tiu limtempo helpas al la verkantoj komenci la rakontojn kaj meti vortojn surpaperen. Tiuj kiuj volas elspezi tempon redaktante kaj plibonigante la rakontojn verkitajn dum NaNoWriMo rajtas elekti sekvi ĝin en marto per NaNoEdMo, aŭ National Novel Editing Month (Internacia Monato por Redakti Romanon). Tamen, la oficiala paĝaro de NaNoEdMo fariĝis fermita post la evento en marto 2006.

La filozofio pri "kvanto anstataŭ kvalito" estas plilongigita per la devizo jena de la paĝaro: "No Plot? No Problem!" (Neniu Intrigo? Neniu Problemo!) Ĉi tio ankaŭ estas la titolo de la libro de Chris Baty pri konsiloj por partoprenantoj en NaNoWriMo. Ĝi eldoniĝis en la aŭtuno de 2004.

Eksternaj ligiloj