Nacia Biblioteko de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Biblioteko de Nederlando
Koninklijke Bibliotheek
emblemo
nacia biblioteko
Komenco 8-a de novembro 1798 vd
Geografia situo 52° 4′ 50″ N, 4° 19′ 36″ O (mapo)52.080644.32675Koordinatoj: 52° 4′ 50″ N, 4° 19′ 36″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Hago
Situo Hago
Adreso Koninklijke Bibliotheek, Prins Willem-Alexanderhof 5, 2595 BE Den Haag
Nacia Biblioteko de Nederlando (Hago)
Nacia Biblioteko de Nederlando (Hago)
DEC
Nacia Biblioteko de Nederlando
Nacia Biblioteko de Nederlando
Lokigo de Hago en Nederlando
Map
Nacia Biblioteko de Nederlando
Membro de Societo de Historio de Francio • Open Preservation Foundation • Monda Retbiblioteko • Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Konsorcio de Eŭropaj Esploradaj Bibliotekoj • International GLAM Labs Community • Geheugen van Nederland • Vereeniging der Vijftig • Conference of European National Librarians • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj InstituciojAsocio de Akademiaj Publikaĵoj de Malferma Aliro • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd
Notoj Tuta stoko: 3 300 000 (stato: 2004)
Retejo Oficiala retejo
vdr
Logoo koninklijke bibliotheek

La Nacia Biblioteko de Nederlando (nederlande Koninklijke BibliotheekKB; Reĝa Biblioteko) estas en Hago kaj estis fondita en 1798. La celo de la Nacia Biblioteko de Nederlando, kiel prezentita en la retejo de la biblioteko, estas havigi "aliron al sciaro kaj kulturo de la pasinto kaj nuntempo per havigo de altkvalita servaro por esplorado, studo, kaj kultura sperto".

La biblioteko estis bazita sur la kolekto de libroj de Vilhelmo la 5-a de Oranĝo, kiun li forlasis dum sia eliro el la Nederlanda respubliko. Albert Jan Verbeek, politikisto dum la frua Batava Respubliko, proponis ke oni fondus bibliotekon per tiu kolekto. Poste dum la periodo de la Reĝlando Holando, la reĝo Louis Bonaparte donis al la nacia biblioteko sian nomon de Reĝa Biblioteko en 1806. Post 1811 multaj libroj kaj imaĝoj de la biblioteko estis forprenitaj de la Nacia Biblioteko de Francio laŭ ordone de Napoleono Bonaparte. Ĝi estis konata kiel Nacia Biblioteko de Nederlando ekde 1982, kiam ĝi malfermis novajn sidejojn.[1] La institucio sendependiĝis el la ŝtato en 1996, kvankam ĝi estas financata de la Departemento de Eduko, Kulturo kaj Scienco.

En 2004, la Nacia Biblioteko de Nederlando enhavis 3 300 000 aĵojn, same al 67 kilometroj de librobretoj. La plej multaj aĵoj (2 500 000 libroj aŭ 48 km) en la kolekto estas libroj. Estas ankaŭ pecoj de "griza literaturo", kies aŭtoro, eldonejo, aŭ dato ne estis evidenta sed la dokumento havas kulturan aŭ intelektan signifon.[1] La kolekto enhavas preskaŭ la tutan literaturon de Nederlando, el mezepokaj manuskriptoj al modernaj sciencaj publikaĵoj. Por akcepto de publikaĵo, ĝi devas esti el registrita nederlanda publikiganto.[1] La kolekto estas alirebla por anoj, aĝaj 16 jarojn aŭ plie. La KB hejmigas kelkajn libere alireblajn retejojn, kiaj la "Memoro de Nederlando" (Geheugen van Nederland).[2]

La Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (IFBAI) havas sidejon ĉe la Nacia Biblioteko de Nederlando en Hago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Murray, Stuart. (2009) The Library: An Illustrated History. Ĉikago: Skyhorse Publishing.
  2. Image database - Memoro de Nederlando - Reta bilda datumbazo de arkivoj, muzeoj kaj bibliotekoj. geheugenvannederland.nl.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]