Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio
nacia muzeo • arkeologia muzeo • monumento
Lando Hispanio vd
Situo Madrido
Poŝtkodo 28001
Situanta sur calle de Serrano
Estiĝo 1867
Direktoro Andrés Carretero Pérez
Koordinatoj 40° 25′ 25″ N, 3° 41′ 22″ U (mapo)40.423645-3.689422Koordinatoj: 40° 25′ 25″ N, 3° 41′ 22″ U (mapo)
Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio (Madrido)
Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio (Madrido)
DEC
Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio
Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio
Situo de Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio
Map
Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio
Retpaĝo http://www.man.es/
vdr
Museo Arqueológico Nacional
Saal mit römischen Mosaiken
Malnova ĉefa enirejo al la muzeo, instalita en la Palaco de la Nacia Biblioteko kaj Muzeoj de Madrido

La Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio (hispane Museo Arqueológico Nacional de España) troviĝas en la nomata Palaco de Bibliotekoj kaj Muzeoj de Madrido, Hispanio, en konstruaĵo de la 19-a jarcento de la arkitekto Francisco Jareño kundividita kun la Nacia Biblioteko. Ĝi troviĝas en la strato Serrano, ĉe la Placo Kolumbo. La muzeo estis fondata en 1867 laŭ reĝa dekreto de Izabela la 2-a. Ĝia kreado estis pro la neceso disponigi muzeon kie, simile al la aliaj eŭropaj landoj, oni povus konservi, klasifi kaj montri la arkeologiajn materialojn, etnografiaĵojn, dekoraciajn artojn kaj numismatikaĵojn kiuj estis kolektitaj de la hispanaj monarĥoj en la Reĝa Biblioteko kaj en aliaj institucioj. En 1941 la kolektoj de la amerika arkeologio estis elbranĉigitaj de la muzeo por la kreado de nova muzeo: Muzeo pri Ameriko. En 2003 la Muzeo havis 34 salonojn kiuj reprezentis 22 periodojn de la kulturo kaj historio de Hispanio kaj aliaj landoj. Ĝi havas pli ol 1.300.000 objektojn.

La Damo de Elĉo, konservata en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.

Pro riparado la muzeo fermiĝis julie de 2011 kaj malfermiĝos fine de 2013 aŭ komence de 2014.

Montraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]