Nacia Banko de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia Banko de Aŭstrio
Oficiala nomo Oesterreichische Nationalbank (germane)
la ĉefa banka konstruaĵo, ĉe la adreso Otto-Wagner-Platz 3 en Vieno
la ĉefa banka konstruaĵo, ĉe la adreso Otto-Wagner-Platz 3 en Vieno
Sidejo Vieno, Aŭstrio
Prezidanto Ewald Nowotny
Centra banko de Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Valuto

Eŭro

ISO 4217 EUR
Retejo

http://www.oenb.at

Antaŭa(j) institucio(j)

Aŭstria-Hungaria Banko

Sekva(j) institucio(j)

Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde la jaro 1999)

v  d  r
Information icon.svg

La Nacia Banko de Aŭstrio - germane oficiale Oesterreichische Nationalbank AG (OeNB, la vortokomenca literumo "oe" anstataŭ "ö" aspektas nekutima, sed tiel apartenas al la nomo) - estas la centra banko de Aŭstrio. Ĝi estas integra ero de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ESCB) kaj de la Eŭrozono. La banko esence kontribuas al la formigo de la ekonomia evoluo en Aŭstrio kaj en la aliaj ŝtatoj de la Eŭrozono. Jure temas pri akcia kompanio. La banko tamen estas limigita per pliaj reguligoj, fiksitaj en la ŝtata "leĝo pri la nacia banko" (germane Nationalbankgesetz, NBG) - tio rezultigas el sia aparta pozicio kiel centra banko. En la Eŭrozono la banko kontribuas al stabileco-orientita valuta politiko. Nacie ĝi zorgas pri la stabileco de la enlanda financa ekonomio, garantias sufiĉan cirkulantan monkvanton enlande, kaj administraj alivalutajn rezervojn, kiuj helpas stabiligi la valuton Eŭro en krizaj periodoj. Krome, inter alie, la banko produktiĝas la aŭstrajn eŭro-monerojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

1816–1818[redakti | redakti fonton]

Jam 50 jarojn antaŭ la fondiĝo de la nacia banko inter la jaroj 1816 kaj 1818, la dinastio de Habsburgoj en sia regno Aŭstrio eksperimentis per papera mono. Meze de la 17-a jarcento pri la produktado de monbiletoj estis taskigita ŝtate sendependa instituto, kaj en 1762 la "Urba Banko de Vieno" eldonis sian unuan paperan monon.

En militaj tempoj la ŝtata registaro denove transprenis la kontrolon pri la mona eldono, kaj sekve inter la jaroj 1796 kaj 1810 - kiam la ŝtato militis kontraŭ la armeo de Napoleono - ekestis inflacio de la papera mono. En 1799 la civitanoj kontraŭ 100 paperaj aŭstraj guldenoj nur ricevis 92 arĝentmonerajn aŭstrajn guldenojn, kaj fine de la jaro 1810 nur 15 arĝentmonerajn aŭstrajn guldenojn. Pli poste la aŭstria registaro deklaris malplivalorigon de la papera mono en rilato 5:1 - tiun agon multaj komercistoj konsideris "ŝtata bankrotiĝo", kaj la papera mono amplekse perdis reputacion.

Fine de la militado kontraŭ la armeo de Napoleono la multetna ŝtato de la Habsburgoj frontis novan defion: la restarigo de eŭropa politika kaj ekonomia balanciĝo.

La romkatolika eklezio, la nobelaro, la armeo kaj la ŝtata oficistaro - la gvidaj elementoj de la ĝistiama reĝimo - ne sufiĉis solvi tiun taskon: necesis stabila ekonomia situacio. Sekve en 1816 vortumiĝis la leĝaj fundamentoj por fondiĝo de "privilegia aŭstria nacia banko", aŭ germane „privilegierte österreichische Nationalbank“.

La nacia banko ricevis monopolon pri la eldono de monbiletoj kaj aliaj valorpaperoj,, kio gvidis al replialtiĝo de la papermona reputacio kaj valoro. La enlanda ekonomio denove havis stabilan monfonton, kiu restis stabila sendepende de la ŝtata buĝeto. La fundamentan kapitalon la banko ekhavis per eldono de akcioj.

Komence la precipaj celoj de la banko estis ŝanĝo de papera al arĝenta mono, kaj la produktigo de la bankaj akcioj.

1818–1875[redakti | redakti fonton]

La 15-an de julio 1817 la nacia banko kiel "unua banka privilegio" ricevis la ekskluzivan rajton pri produktigo kaj cirkuligo de monbiletoj. Komence de 1818 klaris la definitiva banka gvidantaro.

En la landoj de la Habsburga monarkio, kiuj grandparte havis agrikulturan ekonomian strukturon, iuj regionoj aparte vigle ekonomie prosperiĝis. La sekva celo do estis sistemon de ekonomia interŝanĝo inter tiuj regionoj. Iom post iom la nacia banko starigis reton da filioj en ĉiuj partoj de la imperio kaj tiel garantiis seninterrompan provizon de mono kaj de kreditoj. Tiu reto kovris la industriiĝantajn kaj komercajn regionojn de granda parto de centra kaj orienta Eŭropo kaj borde de la norda parto de la Mediteranea Maro.

Dum la revolucio de 1848/1849, la konstituciemaj revoluciuloj havis apogon de pluraj gvidantoj de la nacia banko. Por la sekvaj proksimume 100 jaroj la aŭstria bankista branĉo de la familio Rothschild prenis gvidan pozicion en la nacia banko. Fine de la jarcento, la privataj bankoj kaj komercejoj ne plu kapablis plenumi la bezonojn de la rapide kreskiĝanta ekonomio de la habsburga monarkio. Laŭ iniciato de la familio Rothschild ekestis la unua, registare permesita, privata akcia banko. En 1863 kaj 1864 sekvis du pliaj akciaj bankoj, inter kies akciuloj estis altrangaj kaj riĉaj monarkiaj nobeloj. Plialtiĝis la kvanto de ekonomie cirkulanta mono.

La nacia banko frontis plian malfacilan taskon: per siaj limigitaj rimedoj ĝi devis unuflanke garantii sufiĉan kvanton de cirkulanta mono kaj aliflanke malebligi inflacion.

En 1862 la banka privilegio estis pliafoje novigita. La nacia banko estis resendependigita de la ŝtata registaro, kaj tiu sendependeco estis fiksita. Plie estis decidita, ke la sumo de cirkultanta papera mono super certa limo devas esti plene garantiata per arĝentaj aŭ oraj rezervoj.

1878–1922[redakti | redakti fonton]

Kadre de la la aŭstra-hungara interkonsento de 1867 per kio formiĝis Aŭstrio-Hungario, la banko povis senlime praktiki siajn privilegiajn rajtojn. En 1878 fine eblis fuzii la nacian bankon en nova tutŝtata centra banko, nomata "Aŭstria-Hungaria Banko" aŭ germane "Österreichisch-Ungarische Bank". La unua privilegio de la nova banko estis kompromiso, en kiu unuflanke estis reguloj pri garantiado en kazo de ŝtata deficito, kaj aliflanke regultoj pri limigo de la registara influo al la banka aktivado.

La ĝeneralaj asembleo kaj konsilio konsistigis unuecan bankan administrantaron. Du direktoraroj kaj ĉefaj institucioj - en Vieno kaj Budapeŝto - reprezentis la dualisman karakteron de la banko. Post longa diskuto en 1892 - 1900 sekvis valuta reformo de la "aŭstra guldeno" (baze arĝenta valuto) al "aŭstra krono" (baze ora valuto).

Ĉar la novaj monbiletoj estis publike tre bone akceptataj, en la trezorejoj amasiĝis multaj tie deponitaj oraj moneroj. La ekonomio kreskis, dum la prezoj restis plejparte stabilaj, kaj facilis al la nacia banko subteni novan ondon de industriiĝo.

Tiu ekonomia prosperiĝo pludaŭris ĝis la jaro 1914, kiam la komenciĝo de la Unua Mondmilito tre skuis la ekonomio kaj la nacian valuton. La centra banko financis la militantan armeon, kaj baldaŭ post la komenciĝo de la milito la armea gvidantaro decidis rekompensi ĉiujn armee prenitajn varojn per duobla valoro en papermono. Sekvis pli kaj pli malabunda vararo, sekve forta inflacio kaj kresko de la prezoj je 1600 procentaĵoj.

Fine de la milito la salajroj de ĉiuj laboristoj estis nur kvinono de la kompareblaj salajroj komence de la milito. La milita fino signifis disrompiĝon de la monarkia ŝtato al pluraj sekvaj naciaj ŝtatoj. La pripaca traktato de Saint-Germain-en-Laye decidis pri la plena malfondo de la Aŭstria-Hungaria Banko. La lastaj bankaj kunsitoj okazis meze de 1921 kaj fine de 1922.

1922–1938[redakti | redakti fonton]

Fine de la jaro 1922 fondiĝis la centra banko de nuna nomo. Ĝia statuto resekurigis bankan sendependecon de la ŝtata registaro kaj de aliaj eksteraj influoj, kaj difinis sufiĉan fundamentan kapitalon. En 1923 la "nova" nacia banko eklaboris. Per valuta leĝo enkondukiĝis la "unua" aŭstra ŝilingo, kiu anstataŭis la antaŭan "aŭstran kronon".

1938–1945[redakti | redakti fonton]

Kiam Aŭstrio en 1938 iĝis parto de Nazia Germanio, la nacia banko de Aŭstrio estis malfondita kaj ĝia kapitalo transiris al la centra banko de la nazia ŝtato. La Dua Mondmilito amplekse malfortigis la aŭstran ekonomion, tiel ke post la milito la produkta forto estis malpli ol 40 procentaĵoj kompare al la stato de la jaro 1937. Cele al la financigo de la milito, la nazia reĝimo cirkuligis pli kaj pli da mono, kiu konsekvence rezultis en signifa inflacio.

1945–1998[redakti | redakti fonton]

En 1945 restariĝis la Respubliko Aŭstrio kaj la Nacia Banko de Aŭstrio. Unua granda tasko estis la restarigo de nacia valuto, la "dua" aŭstra ŝilingo. Kadre de la jaro 1960 Aŭstrio membriĝis en la Eŭropa Liber-Komerca Asocio kaj de tiam energie kunlaboris pliproksimigi kaj interplektigi la eŭropajn ŝtatojn.

En 1995 Aŭstrio membriĝis en la Eŭropa Unio kaj en la Eŭropa Valuta Sistemo. En 1998 per leĝa ŝanĝo fiksiĝis ankaŭ la sendependeco de la nacia banko de organoj aŭ institucioj de la Eŭropa Unio.

Ekde la jaro 1999[redakti | redakti fonton]

En 1999 fondiĝis la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ESCB), en kiu dekomence membris ankaŭ la Nacia Banko de Aŭstrio. Komence de tiu jaro en Aŭstrio kaj dek aliaj EU-membroŝtatoj enkondukiĝis la komuna eŭropa valuto Eŭro, kvankam la naciaj moneroj kaj monbiletoj ankoraŭ cirkulis dum pliaj tri jaroj. Pri la valuta banko ekde tiam zorgas la Eŭropa Centra Banko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]