Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La eksa manĝa salonego (refectorium) de la historia jezuita kolegio Clementinum, nun ĝenerala biblioteka studejo

La Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko - ĉeĥe Národní knihovna České republiky - en Prago estas la centra kaj gvida biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko. Ĝi financatas pere de la nacia ministerio pri kulturo. Temas pri la plej granda kaj unu el la plej malnovaj ĉeĥiaj biblioteko. Ĝi havas stokon de proksimume ses milionoj da dokumentoj, al kio ĉiujare aldoniĝas pli-malpli 70 000 titoloj.[1] La bibliotekot situas en la historia konstruaĵo Clementinum, eksa jezuita kolegio, en la praga urbocentro. La Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko partoprenas en la projekto de Virtuala Internacia Norma Datumaro (VIAF).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. oficicala indiko, rete legebla ĉi-tie (ĉeĥe)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Z historie knihovny ("el la historio biblioteka"), rete legebla ĉi-tie (ĉeĥe)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 50° 5' 12" norde, 14° 24' 57" oriente