Nacia Esperanto-Muzeo (Gray)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Esperanto-Muzeo
france: Musée national de l'espéranto
muzeo
Lando Francio Francio
Regiono Francio Franĉ-Konteo
Departemento Francio Haute-Saône
Urbo Gray (Haute-Saône)
Tipo de muzeo Nacia muzeo
Koordinatoj 47° 26′ 35.275″ N 05° 35′ 28.956″ O / 47.44313194 °N, 5.59137667 °O / 47.44313194; 5.59137667 (mapo)
Estiĝo 1987
 - establinto Géo Junier
direktorino Micheline Château
Por publiko jes
Adreso Maison Pour Tous
19, rue Victor Hugo
70100 Gray, Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo de Gray kadre de Franĉ-Konteo
Situo de Gray kadre de Franĉ-Konteo
Situo de Gray kadre de Franĉ-Konteo
Vikimedia Komunejo: Nacia Esperanto-Muzeo, Gray
Retpaĝo: www.naciaesperantomuzeo.fr
Portalo pri Francio

La Nacia Esperanto Muzeo de Gray, Francio, estis fondita en 1977 de Georges Junier, alinomata Géo Junier[1]. La oficiala inaŭguro okazis en 1987, ĉeeste de la konsulo de Pollando[2]. La muzeo ampleksas unu etaĝon de renovigita ekslernejo transformita en kultura domo (nun franclingve nomigita Maison pour Tous). Ĝi konsistas el dek ĉambroj, entute 230 m2[3].

La dokumenta teko enhavas proksimume 6 000 librojn kaj broŝurojn en esperanto aŭ pri esperanto, 1 400 revuojn kaj gazetojn malnovajn aŭ nuntempajn, originalaj manskribitaj dokumentoj de famaj esperantistoj, inkluzive L.L. Zamenhof mem. Jaroj post jaroj la donacoj de famaj esperantistoj aŭ de asocioj (arkivoj aŭ personaj kolektaĵoj) disvolvigas tiun tekon[4].

La muzeo ankaŭ enhavas tekojn de diversaj esperantaĵoj: poŝtmarkoj, poŝtkartoj, reklamaj objektoj, teĥnikaj broŝuroj[5].

Bildaro

Referencoj

  1. http://www.naciaesperantomuzeo.fr/nacia.html#kiel
  2. http://www.naciaesperantomuzeo.fr/nacia.html#kiam
  3. http://quetigny.esperanto.free.fr/photos/muzeo-gray/index.htm
  4. http://www.ville-gray.fr/fr/tourisme-patrimoine/decouverte-culture.php
  5. http://www.destination70.com/no/pratique-et-utile/les-incontournables/visiter/fiche/nacia-esperanto-muzeo-a-gray-en-haute-saone.html

Eksteraj ligiloj