Nacia Komisiono pri Malaperigo de Personoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La CONADEP (Comisión Nacional sobre la Desaparición de Personas, tio estas Nacia Komisiono pri Malaperigo de Personoj), kreita je la fino de la diktaturo fare de la jam konstitucia registaro de Raúl Alfonsín, havis ĉefan celon ricevi denoncojn rekte el viktimoj kaj proksimuloj, kaj altigi ilin al civila justicsistemo. La kvanto de malaperigitoj indikita per tiu metodo estis de 7.380 kaj post ties taskofino post ok monatoj post la prezentado de ties informo, la Sekretario pri Homaj Rajtoj de la Nacio pluricevis denoncojn kiuj plialtigis ties nombron al 8.961 personoj.[1]

La verkisto (ĉefe romanisto) Ernesto Sabato estis ties prezidento. Aliaj membroj estis:

  • Ricardo Colombres, advokato kaj eksrektoro de la Universitato de Bonaero.
  • René Favaloro, fama kuracisto. Rezignis pro malkonsento ke la komisio ne rajtis priserĉadi la krimojn faritajn de la Triobla A.
  • Hilario Fernández Long, instruisto kaj inĝeniero. Dekano de la Fakultato de Inĝenierio kaj rektoro de la UBA.
  • Carlos T. Gattinoni, episkopo de la Metodista Argentina Eklezio, kaj aktivulo de movadoj por homaj rajtoj.
  • Gregorio Klimovsky, matematikisto kaj filozofo, konsiderita unu el ĉefaj fakuloj pri epistemologio.
  • Marshall Meyer, usona rabeno, argentina civitano kaj fondinto de la Latinamerika Rabena Seminario, aktivulo de movadoj por homaj rajtoj kaj fondinto de la Juda Movado por la Homaj Rajtoj.
  • Jaime de Nevares, pastro kaj aktiva defendanto de la Homaj Rajtoj kaj de la jura ŝtato.
  • Eduardo Rabossi, filozofo radikala kaj aktivulo de movadoj por homaj rajtoj.
  • Magdalena Ruiz Guiñazú, ĵurnalisto kiu radiigis la movadon de la Patrinoj de Placo Majo.
  • Santiago Marcelino López, radikala deputito en reprezento de la Kongreso (parlamento).
  • Hugo Diógenes Piucill, radikala deputito en reprezento de la Kongreso (parlamento).
  • Horacio Hugo Huarte, radikala deputito en reprezento de la Kongreso (parlamento).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informo Nunca más.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]