Nacia Konsilio de la Rezistado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Konsilio de la Rezistado
network or movement of the French Resistance
Komenco 27-a de majo 1943 vd
Lando(j) Francio vd
Ĉefestro(j) Jean Moulin vd
vdr

La nacia Konsilio de la Rezistado (NKR) (france Conseil national de la Résistance - CNR) estis la organizo, kiu regis kaj kunordigis la diversajn movojn de la franca interna Rezistado, de la gazetaro, de la sindikatoj kaj de la membroj de la politikaj partioj malfavoraj al la registaro de Vichy ekde mezo de 1943.

La NKR sub Jean Moulin[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua prezidanto estis Jean Moulin, delegito de la generalo de Gaulle. Tiu konsilio, volita de la generalo, celis unuigi la malsamajn rezistajn movadojn, kiuj spontane kreiĝis de post la malvenko kaj lia voko de la 18-a de Junio 1940, en la tago, kiu sekvis la peton de armistico fare de marshalo Pétain.

La movadoj de la Rezistado, escepte de la Parizanoj-Liberpafistoj (FTP) kaj aliaj komunistobeaj rezistantoj, estis plej ofte neorganizitaj kaj ne estis sufiĉe kunordigitaj, laŭ la regantoj de la Libera Francio. Interalie, multaj makisoj ne havis rilatojn inter si kaj tiu septado de la rezistaj movadoj malhelpis organizitan komunan agon, kaj do efikan.

Tiel, Jean Moulin, fidelulo de De Gaulle, fariĝis la reprezentanto de la generalo en la 1-a de januaro 1942 por unuigi la aron de la rezistaj movadoj. Tiu grandfaro okazos en la 27-a de majo 1943 en la unua kunveno de la nacia Konsilio de la Rezistado (NKR), en la apartamento de René Corbin, ĉe la unua etaĝo de la 47, rue du Four, en la 6-a arondismento de Parizo.

Membroj de NKR (27-a de Majo 1943)[redakti | redakti fonton]

La unua kunveno en la 27-a de Majo 1943) kunigis :
krom Jean Moulin kaj ties du kunlaborantoj, Pierre Meunier kaj Robert Chambeiron ;

Tiu kunveno havis konsiderindan politikan gravecon, kiel paroladis Robert Chambeiron[1] :

"Post la 27-a de Junio, la usonanoj ne plu povas dubi pri la legitimeco de De Gaulle. Francio fariĝas tute alianciĝinta lando kaj, pro tio, ĉeestos en la kapitulaco de la naziaj armeoj, la 8-an de Majo 1945. Plie, la aliancanoj devas forgesi pri sia projekto mem administri Francion, dum ties iompostioma liberiĝo. Kaj, ĉar estis la NKR kaj de Gaulle, Francio estos, en la kreo de la Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj, unu el la kvin gravaj potencoj, kiuj okupos konstantan seĝon sine de la Konsilio pri Sekureco."

La NKR post Jean Moulin[redakti | redakti fonton]

Sed, post ĝia kreado, Jean Moulin, kiu tiam estis ĝia prezidanto, estis kaptita en Caluire fare de la SS, per denunco. Li estis torturata dum tri tagoj de Klaus Barbie mem, kaj mortis dum sia transmovo al Germanio sen ia ajn rivelo al siaj torturintoj. Lia muteco malkapabligas la naziojn detrui la NKR-on. Tamen, ĝi decidis, pro sekureco, ĉesigi la plenajn kunsidojn kaj konsistigis plenuman estraron el kvin membroj, ĉiu membro reprezentanta sian propran opinifluon kaj du aliajn, sub la regado de Alexandre Parodi, ĝenerala delegito kaj de Georges Bidault, nova prezidanto. En la 15-a de septembro 1944, Louis Saillant fariĝis la sekvanta regestro de la NKR.

La politika programo de la NKR[redakti | redakti fonton]

La NKR komisias esploran ĝeneralan komitaton por prepari politikan platformon por Francio post la Liberigo.

Adoptita en la 15-a de marto 1944 post monatoj da traktado, la programo de la nacia Konsilio de la Rezistado estas tre plena je socia renovigo kaj je influo de la komunistaj grupoj kiaj la Nacia Fronto, precipe en la parto II : « Decidoj aplikotaj ekde la teritoria liberigo », kiu celas fondi veran socialan demokration, sub planizita ekonomia reĝimo, kun forta malcentrigo.

Inter la antaŭviditaj dispozicioj efektivigitaj ĉe la Liberigo, ni citu la ŝtatigon de la energio, de la asekuroj kaj de la bankoj, la kreon de la sociala asekuro... Tiuj agoj konsistigis ĝis hodiaŭ la plej grandan parton de la socialaj gajnoj de la dua parto de la 20-a jarcento.

En la unuaj monatoj post la Liberigo, dek-unu departementaj konsilioj de la Liberigo (provizoraj institucioj starigitaj por anstataŭi la viĉian departementan administracion) ne volis esti anstataŭigataj de la nova prefekta administracio, nomumita de la provizora registaro. Dezirantaj apliki la programon de la NKR, tiuj institucioj, konsistantaj el rezistantoj, fine malaperis okaze de la unuaj balotoj, ĉar entute la francoj deziris revenon al la kutimaj strukturoj (centrismo, departementaj konsilioj). Ekde de 1946-1947, ne plu estas departementa konsilio de la Liberigo kun efektiva rolo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. « 27 mai 1943- 27 mai 2003... », L'Humanité, 27-a de Majo 2003. Atestado de Robert Chambeiron, unu el la organizantoj de la kuveno de la 27-a de Majo 1943.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]