Nacia Ligo por Demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Ligo por Demokratio
အမျိုးသား ဒီမိုကရေစီအဖွဲ့ချုပ်
Emblemo de Nacia Ligo por Demokratio
partio
Lando  Birmo
Estro Aung San Suu Kyi
Fondiĝo 27-an de septembro 1987
Ideologio Tria Vojo, popolismo, protektismo
Retejo http://www.nldburma.org/
vdr

La Nacia Ligo por la Demokratio (NLD) estas mjanmara politika partio fondira la 27-an de septembro 1988 kaj gvidata de Aung San Suu Kyi kiu estas la Ĝenerala Sekretario. En la parlamentaj elektoj de 1990 la partio gajnis 392 el la 492 sidiloj, sed la militista junto konata kiel Ŝtat-konsilio por Paco kaj Disvolviĝo ne permesis la formadon de nova registaro. Siavice, la armeo arestis la elektitajn politikistojn de la partio kaj disigis ĝin. De tiam, la restantaj partianoj de la Ligo daŭrigis la bataladon kaŝe kaj kreante koalician registaron en ekzilo sub la nomo Registaro de Nacia Koalicio de Mjanmara Unuiĝo.