Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj" - pola ŝtata festo celebrata ĉiujare la 1-an de marto de 2011, dediĉita al la memoro de "Anatemitaj Soldatoj" - al la soldatoj de kontraŭkomunisma kaj sendependiga subtera movado. La festo - starigita leĝe la 3-an de februaro 2011 - estas labortaga.

Historio de la iniciato[redakti | redakti fonton]

En 2001 Pola Parlamento voĉdone agnoskis "meritojn de organizoj kaj sendependigaj grupoj, kiuj post la fino de la dua mondmilito ekdecidis malegalan batalon por suvereneco kaj sendependeco de Pollando" tiamaniere omaĝante al mortfalintaj kaj murditaj, kaj al ĉiuj malliberigitaj kaj persekutataj membroj de la organizo Libero kaj Sendependo. Tio estis la unua altranga honorigo de la soldatoj de armita kontraŭkomunisma subtera movado.

Leĝdonan iniciaton pri starigo de nova festo proponis en 2010 la prezidento Lech Kaczyński. Post lia subita morto nova prezidento Bronisław Komorowski subtenis la projekton, sed fiksigo de la nova festo prokrastiĝadis. Pri voĉdono de nova leĝo apelaciis decembre 2010 Fondaĵo "Polska się Upomni" (Pollando postulos). Komence de 2011 la Fondaĵo, ekssoldataj organizoj kaj Jan Żaryn subskribis Interkonsenton favore al celebrado de la Tago kaj Jaro de Anatemitaj Soldatoj, kun sia ĉefa celo helpi fiksiĝon de la Memor-Tago de Anatemitaj Soldatoj kiel ŝtatan feston. Rezultojn de la interkonsento oni prezentis dum gazetara konferenco februare 2011.

Termino[redakti | redakti fonton]

Motivigo de la leĝprojekto ne klarigas kial oni elektis la 1-an de marto. La ideon pri la festo celebrota en ĉi tiu termino anoncis Janusz Kurtyka, tiutempa prezidanto de la Instituto pri Nacia Memoro. La saman tagon en 1951 oni ekzekutis sep membrojn de la 4-a Komandejo de la Asocio Libero kaj Sendependo, la lasta kunordiganto de la "Batalo por Libero kaj Sendependo de Pollando kun nova soveta okupacio". Ili estas: Łukasz Ciepliński, Mieczysław Kawalec, Józef Batory, Adam Lazarowicz, Franciszek Błażej, Karol Chmiel kaj Józef Rzepka. Iniciatintoj de la festo deziris enkonduki ĝin antaŭ la 1-a de marto 2011 por omaĝi la 60-an datrevenon de la murdo de komandantoj de "Libero kaj Sendependo".