Nacia Movado por la liberigo de Azavado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Azawad
Urboj sub la tuaregaj ribelintoj

La Nacia Movado por la liberigo de Azavado (NMLA, Mouvement National pour la Libération de l'Azawad) estas militista-politika organizaĵo kiu kunigas la Nacian Movadon de Azavado kaj la Tuareg-Movadon de Norda Malio. Temas pri organizo kiu arigas la ribelajn tuaregojn kiuj postulas la sendependecon de la nordo de Malio.

Tuaregaj ribelaj grupoj ekiĝis kontraŭ la lokaj registaroj de Malio kaj Niĝerlando en la 1990-aj jaroj kaj inter 2006 kaj 2009. Post du pacaj jaroj, fine de 2011 naskiĝis la organizo kiu diskonigis la unuan oficialan komunikon la 16-an de oktobro 2011.

La armita ribelado komenciĝis la 17-an de januaro 2012. Laŭ fontoj de la ribelintoj, nur post du monatoj ili regis sur preskaŭ 70% de la nordo de Malio. Li ribeliĝo okazigis ĝis tiu momento ĉirkaŭ 200.000 rifuĝintoj kaj bataloj registriĝis en la urboj Lere, Menaka, Aguelhok kaj Tessalit.

Pro la nekapablo de la ragistaro de la prezidento Amadou Toumani Toure subpremi la ribelintojn, la militistoj de Malio okazigis en la ĉefurbo, Bamako, puĉon la 21-an de marto 2012, per kiu ili prenis la regon de la lando kaj fermis la landlimojn.

La armita tuarega grupo sendependisma proklamis la 6an de aprilo la sendependecon de la ŝtato Azavado, en la nordo de Malio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.mnlamov.net