Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Oceana kaj Atmosfera Administro aŭ en angla oficiale National Oceanic and Atmospheric Administration (NOAA) estas scienca agentejo ene de la Usona Ministerio pri Komerco dediĉita al la kondiĉoj de oceanoj kaj de atmosfero. NOAA avertas pri danĝera vetero, mapigas marojn kaj ĉielojn, gvidas uzadon kaj protektadon de oceanaj kaj marbordaj rimedoj, kaj kondukas priserĉadon por plibonigi la komprenon kaj la kontrolon de la medio. Aldone al ties civilaj dungitoj, la NOAA priserĉado kaj operacoj estas subtenitaj de 300 militistaj membroj kiuj formas la roton de NOAA. La nuna subsekretario pri la agentejo ĉe la Usona Ministerio pri Komerco kaj agenteja administranto estas Jane Lubchenco, kiu estis nomumita de la Prezidento Barack Obama kaj konfirmita de la usona senato la 19an de marto, 2009.[1]

Celoj

Historio

Notoj

  1. U.S. Senate: Nominations Confirmed. Alirita la 21an de marto, 2009.