Nacia Parko Šumava
| Nacia Parko Šumava | |
| ĉeĥe: Národní park Šumava | |
| nacia parko | |
|
Chalupská slať
|
|
| Oficiala nomo: Národní park Šumava | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regionoj | Regiono Plzeň, Sudbohemia regiono |
| Historia regiono | Bohemio |
| Parto de | Šumava |
| Najbaras kun | Bavaria Arbaro |
| Riveroj | Otava, Vultavo |
| Situo | Nacia parko Šumava |
| - koordinatoj | 48°46′16″N 13°51′26″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.77111 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.77111°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Plej alta punkto | |
| - situo | Plechý |
| - alteco | 1 378 m s. m. |
| - koordinatoj | 48°46′16″N 13°51′29″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.77111 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.77111°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 680,64 km² (68 064 ha) |
| Biomoj | Marĉo, Torfejo, Arbaro |
| Estiĝo | 1991 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Retpaĝo: www.npsumava.cz | |
Nacia Parko Šumava estas la plej granda nacia parko de Ĉeĥio, kun areo de 690,3 km². Ĝi estas parto de la Bio-sfera Protektejo Šumava, 979,7 km² granda, kiu estas sub protekto de UNESKO.
La parko situas sud-okcidente en Ĉeĥio en montaro Šumava, ĉe la landlimo al Germanio kaj Aŭstrio. Translime en Bavario situas la germana nacia parko "Bayerischer Wald". La du parkoj kune konsistigas la plej grandan koheran arbaran areon de centra Eŭropo.
La parko estas alirebla por turistoj, kiuj tamen devas resti sur markitaj vojoj.
La parko longas, de nord-okcidento al sud-oriento, ĉ. 100 km kaj larĝas ĉ. 20 km. Ĝia plej alta loko estas monto Plechý, 1.378 m alta; ĝia plej malalta loko estas la elfluejo de rivero Otava, je alto de 570 metroj super marnivelo. Alia rivero, kiu trafluas la parkon, estas Vultavo.