Nacia Parko Amboseli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Amboseli
nacia parko [+]

Koordinatoj2° 39′ 0″ S, 37° 15′ 0″ O (mapo)-2.6537.25Koordinatoj: 2° 39′ 0″ S, 37° 15′ 0″ O (mapo)
Areo392 km² (39 200 ha) [+]

Nacia Parko Amboseli (Kenjo)
Nacia Parko Amboseli (Kenjo)
DEC
Nacia Parko Amboseli
Nacia Parko Amboseli
Map
Nacia Parko Amboseli
Vikimedia Komunejo:  Amboseli National Park [+]
vdr
Nacia Parko Amboseli.
Elefantoj ĉe la Nacia Parko Amboseli antaŭ la Monto Kilimanĝaro.

La Nacia Parko Amboseli, iam Ĉasrezervejo Maasai Amboseli, situas en distrikto Kajiado, en la provinco Rifta Valo en Kenjo. La parko ampleksas areon de 39 206 hektaroj aŭ 392 km²[1] en la kerno de ekosistemo de 8 000 km² kiu etendiĝas tra la landlimo inter Kenjo kaj Tanzanio. Lokanoj estas ĉefe Masajoj, sed ankaŭ homoj el aliaj partoj de la lando setliĝis tie allogitaj de la sukcesa turismobaza ekonomio kaj intensiva agrikulturo en la sistemo de marĉoj faras tiun areon de malmulta pluvokvanto (averaĝe 350 mm ) unu el plej bonaj naturaj spertoj en la mondo kun 400 specioj de birdoj inklude akvobirdojn, pelikanojn, alcionojn, raledojn, martelbirdojn kaj 47 tipojn de rabobirdoj.[2]

La parko protektas du el kvin ĉefaj marĉoj, kaj inkludas saligitan lagon el la Plejstoceno kaj duonaridan vegetaĵaron.

Je 140 kilometroj sude de la ĉefurbo Najrobio, la Nacia Parko Amboseli estas la dua plej populara nacia parko en Kenjo post la Nacia Rezervejo Masai Mara kaj la vizito povas facile esti farata en unu semajnfino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. World Database on Protected Areas: Amboseli Nationalpark. sea.unep-wcmc.org. Alirita 2008-07-28.[rompita ligilo]
  2. http://www.amboselinationalpark.co.uk/facts-about-the-amboseli-national-park/ Arkivigite je 2011-09-03 per la retarkivo Wayback Machine Amboseli National Park