Nacia Parko Dzukio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia Parko Dzukio
originala nomo Dzūkijos nacionalinis parkas
Nacia Parko Dzukio

Marĉa pejzaĝo apud Marcinkonys
Bazaj informoj
ŝtato: Flago-de-Litovio.svg Litovio
Nacia Parko Dzukio (Litovio)
DEC
Red pog.svg
plej proksima urbo: Druskininkai
areo: 585,19 km²
dato de establiĝo: 1991
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Nacia Parko Dzukio (litove Dzūkijos nacionalinis parkas), nomata laŭ la etna regiono Dzukio (Litovio), estas kreita en 1991.

Enhavo

[redakti] Situo, politika aparteno

Ĝi troviĝas en la plej suda parto de Litovio, inter la urboj Varėna kaj Druskininkai. La teritorio estas tre maldense priloĝata. La plej granda loĝloko estas Merkinė en la nordo, dua plej granda estas Marcinkonys en la oriento. Al ties du komunumoj, ambaŭ en la subdistrikto de Varėna, granda parto de la parko apartenas politike.

[redakti] Naturo

Plej grandan parton de la teritorio kovras pinaj arbaroj, konvenaj al la tre sabla grundo. En kelkaj lokoj dum finiĝanta glaciepoko el tiu sablo estiĝis dunoj. Aliajn arbojn oni trovas precipe apud la riveroj kaj lagoj. Plej granda rivero estas Nemunas, poste Merkys (enfluantan Nemunas-on ĉe Merkinė) kaj Ūla (siavice enfluantan Merkys-on). Krome ekzistas diversaj malgrandaj riveretoj, ekzemple Skroblus, kiu estas tre akvoriĉa kompare al sia malgranda longeco. Krom arboj kompreneble ekzistas kompreneble multaj aliaj plantoj kaj ankaŭ bestoj. Inter ili estas diversaj raraj kaj protektindaj.

[redakti] Infrastrukturo

Tra la parko, preter Merkinė, kondukas la ĉefstrato A4 Vilno - Druskininkai. Ankaŭ pli kaj pli de la aliaj stratoj nun estas asfaltataj, tamen multaj malgrandaj vilaĝetoj ankoraŭ estas nur atingeblaj laŭ sablaj stratoj, parte firmigitaj per gravelo.

Trans la riverojn Nemunas kaj Merkys la poe sola ponto ene de la parka teritorio troviĝas apud Merkinė.

Marcinkonys estas nun fakta finpunkto de fervojo el Vilno: La suda kontinuo de la iama ĉefa linio Varsovio - Sankt-Peterburgo pro la politika situacio (mallonga parto tra Belorusio) ne plu estas uzata. Per publika transporto oni povas krome atingi la parkon per busoj, kiuj pli-malpli sekvas la menciitan straton A4.

[redakti] Turismo

La naturo invitas al migrado, biciklado kaj boatado. Biciklado tamen estas ofte malfacila forlasante la asfaltitajn stratojn pro la sablo. Sed ankaŭ sur la asfaltitaj stratoj plejparte estas malmulte da motortrafiko. Por boatado ĉefe taŭgas Ūla kaj Merkys, sed necesas pagenda permeso eldonata en limigita kvanto pro naturprotekto.

Tranokti oni povas en gastejo en Marcinkonys, sur tendumejoj kaj en diversaj kamparaj domoj. Krome Druskininkai kun multaj hoteloj estas proksima.

En Merkinė kaj Marcinkonys ekzistas turismaj informejoj. Tiu en Marcinkonys ofertas ankaŭ luadon de bicikloj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj