Nacia Parko Dzukio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Dzukio
(Dzūkijos nacionalinis parkas)
nacia parko
Marĉa pejzaĝo apud Marcinkonys
Oficiala nomo: Dzūkijos nacionalinis parkas
Lando Litovio Litovio
Regiono Dzukio
Urbo Druskininkai
Koordinatoj 54° 7′ N 24° 18′ O / 54.117 °N, 24.300 °O / 54.117; 24.300 (mapo)
Areo 585,19 km² (58 519 ha)
Estiĝo 1991
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Situo enkadre de Litovio
Vikimedia Komunejo: Dzūkija National Park
Retpaĝo: www.dzukijosparkas.lt

La Nacia Parko Dzukio (litove: Dzūkijos nacionalinis parkas) estas nomita laŭ la etna regiono Dzukio (Litovio), estis kreita en 1991.

Situo, politika aparteno

Ĝi troviĝas en la plej suda parto de Litovio, inter la urboj Varėna kaj Druskininkai. La teritorio estas tre maldense priloĝata. La plej granda loĝloko estas Merkinė en la nordo, dua plej granda estas Marcinkonys en la oriento. Al ties du komunumoj, ambaŭ en la subdistrikto de Varėna, granda parto de la parko apartenas politike.

Naturo

Plej grandan parton de la teritorio kovras pinaj arbaroj, konvenaj al la tre sabla grundo. En kelkaj lokoj dum finiĝanta glaciepoko el tiu sablo estiĝis dunoj. Aliajn arbojn oni trovas precipe apud la riveroj kaj lagoj. Plej granda rivero estas Nemunas, poste Merkys (enfluantan Nemunas-on ĉe Merkinė) kaj Ūla (siavice enfluantan Merkys-on). Krome ekzistas diversaj malgrandaj riveretoj, ekzemple Skroblus, kiu estas tre akvoriĉa kompare al sia malgranda longeco. Krom arboj kompreneble ekzistas kompreneble multaj aliaj plantoj kaj ankaŭ bestoj. Inter ili estas diversaj raraj kaj protektindaj.

Infrastrukturo

Tra la parko, preter Merkinė, kondukas la ĉefstrato A4 Vilno - Druskininkai. Ankaŭ pli kaj pli de la aliaj stratoj nun estas asfaltataj, tamen multaj malgrandaj vilaĝetoj ankoraŭ estas nur atingeblaj laŭ sablaj stratoj, parte firmigitaj per gravelo.

Trans la riverojn Nemunas kaj Merkys la poe sola ponto ene de la parka teritorio troviĝas apud Merkinė.

Marcinkonys estas nun fakta finpunkto de fervojo el Vilno: La suda kontinuo de la iama ĉefa linio Varsovio - Sankt-Peterburgo pro la politika situacio (mallonga parto tra Belorusio) ne plu estas uzata. Per publika transporto oni povas krome atingi la parkon per busoj, kiuj pli-malpli sekvas la menciitan straton A4.

Turismo

La naturo invitas al migrado, biciklado kaj boatado. Biciklado tamen estas ofte malfacila forlasante la asfaltitajn stratojn pro la sablo. Sed ankaŭ sur la asfaltitaj stratoj plejparte estas malmulte da motortrafiko. Por boatado ĉefe taŭgas Ūla kaj Merkys, sed necesas pagenda permeso eldonata en limigita kvanto pro naturprotekto.

Tranokti oni povas en gastejo en Marcinkonys, sur tendumejoj kaj en diversaj kamparaj domoj. Krome Druskininkai kun multaj hoteloj estas proksima.

En Merkinė kaj Marcinkonys ekzistas turismaj informejoj. Tiu en Marcinkonys ofertas ankaŭ luadon de bicikloj.

Eksteraj ligiloj