Nacia Parko Malgranda Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nacia Parko Malgranda Dezerto aŭ en angla Little Desert National Park, estas en Viktorio, Aŭstralio, je 375 kilometroj okcidente de Melburno. Ĝi etendas el la Rivero Wimmera oriente al ĉe Naracoorte ĉe la limo kun Suda Aŭstralio okcidente.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Malleefowl
Tiu parko estas grava areo por la Ocela nestamasulo

Plej fama animalo en la parko estas la rara Ocela nestamasulo, nome la nura amasnesta birdo kiu loĝas en tiu arida regiono. La Malgranda Dezerto estis identigita de BirdLife International kiel Grava Birda Areo (GBA) ĉar ĝi eltenas populaciojn de la Ocela nestamasulo kaj de la Diamanta fajrvostulo.[1]

36°36′24″S 141°11′19″E  /  36.60667°S, 141.18861°O / -36.60667; 141.18861 (Nacia Parko Malgranda Dezerto)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBA: Little Desert. Birdata. Alirita 2011-08-06.