Monfragüe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia Parko Monfragüe)
Monfragüe
Parque Nacional de Monfragüe
Monfragüe Reserva Starlight
Salto del Gitano en Monfragüe
Salto del Gitano en Monfragüe
Salto del Gitano en Monfragüe
biosfera rezervejo • nacia parko de Hispanio [+]

DistriktoProvinco Kacereso, Ekstremaduro, Hispanio

Koordinatoj39° 49′ 12″ N, 5° 58′ 12″ U (mapo)39.82-5.97Koordinatoj: 39° 49′ 12″ N, 5° 58′ 12″ U (mapo)
Areo179 km² (17 900 ha) [+]

Estiĝo1979 Parque Natural, 2007 Nacia parko, 2011 UNESCO-Starlight Reserve (18.627 ha)

WDPA-ID4820
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Kategorio IUCN2

Monfragüe (Ekstremaduro)
Monfragüe (Ekstremaduro)
DEC
Lokigo de Ekstremaduro en Hispanio
Map
Monfragüe

Vikimedia Komunejo:  Monfragüe [+]

situas en BR/ZEPA Monfragüe
vdr

La Nacia Parko de Monfragüe estas unu el la 14 Naciaj Parkoj kiuj ekzistas en Hispanio. Ĝi troviĝas ene de la Provinco de Cáceres, kaj estas la unua nacia parko de Ekstremaduro. Ĝi estas vizitata ĉiujare de miloj de ŝatantoj de la naturo kaj de la trankvileco kaj ĉefe de birdoŝatantoj (320,000 en 2006) kiuj povas tre komforte birdumi ekde facile atingeblaj kaj aranĝitaj rigardejoj. Eblas vidi ĝis 12 aŭ 15 diversajn speciojn de rabobirdoj en nur unu tago kaj dum la ferio de Pasko estas tro vizitata la parko (ĉirkaŭ 7,000 personoj). Inter eŭropaj naciaj parkoj ĝi havas unu el plej granda flaŭrdiverseco (ĝis 350 vegetalaj specioj en nur 200 m²) kaj faŭnoriĉon enorman (193 birdospecioj, 48 mamuloj, 20 reptilioj, 12 amfibioj kaj 10 riverfiŝoj); el tiuj specioj 49 specioj estas konsiderataj endanĝeritaj en la resto de Eŭropo.

En la centro de la parko estas monto kun kastelo de kie rigardeblas belega panoramo kaj multaj flugantaj vulturoj. La ĉesuna kaj subumbra deklivoj montras diferencajn vegetalarojn. En la ĉesuna deklivo estas kaveto kun prahistoriaj surmuraj pentraĵoj.

La konverto de la iama Natura Parko en Nacia Parko, plibonigis la kondiĉojn kaj eblojn de la Parko (antaŭe kun buĝeto de 1,2 milionoj da eŭroj kaj nuntempe kun 4,5 milionoj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La parko situantas ĉirkaŭ la valoj de la du riveroj Taĵo kaj Tiétar, kie oni konstruis akvobaraĵojn Alcántara, Torrejón kaj Tiétar, kies artefaritaj lagoj estas profito por la natura riĉo de la medio. Tiu valoj limiĝas per montaroj kiuj apenaŭ atingas 800 m de alto super marnivelo, kies rokejoj estas profitataj de grandaj rabobirdoj por nestumado. Plej simbola loko estas "Salto del Gitano" (cigansaltejo) kun rokaroj ambaŭflanke de la rivero Taĵo kaj ĉe ŝoseo kio permesas viziton de multaj birdorigardantoj, ĉar de tie eblas rigardi nestojn de gufonigra cikonio sen risko por tiuj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ansergrifoj (Gyps fulvus) sur la rokejoj de Monfragüe.
Ansergrifoj (Gyps fulvus) sur la rokejoj de Monfragüe.
    • 4 de aprilo de 1979: deklarita Natura Parko (plej alta kategorio de protektado en la regiona nivelo).
    • 1988: deklarita ZEPA (Zono de Speciala Protekto de Birdoj).
    • Julio de 2003: rezervejo de la Biosfero agnoskita de UNESCO.
    • Januaro de 2006: propono de Monfragüe kiel Nacia Parko de la Junta de Extremadura al la hispana registaro.
    • Majo de 2006: La Ministra Konsilantaro sendis la proponon al la Parlamento.
    • Decembro de 2006: oni pristudas la aferon en la Parlamento.
    • Februaro de 2007: ĝi estis aprobita de la lasta parlamenta instanco.
    • Marto de 2007: la nacia oficia ĵurnalo BOE publikas la Leĝon de deklaro de la Nacia Parko de Monfragüe.

Teknika Datumaro de la parko[redakti | redakti fonton]

Monfragüe - panoramo ekde la kastelo.

Informo[redakti | redakti fonton]

La nomo devenas el la nomo de la regioneto uzata de la romianoj kiel "mons fragorum" (densega monto).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plej granda eŭropa kolonio, je 21a de februaro de 2007, dum la Deklaro de Nacia Parko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]