Nacia Parko Pù Mát
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 8 Nov. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Nacia Parko Pù Mát (vjetname: Vườn quốc gia Pù Mát) – nacia parko en la provinco Nghệ An en Vjetnamio, ĉirkaŭ 130 km de urbo Vinh apud la Vjetnama golfo.
La parko estis fondita la 8-an de novembro 2001 kaj okupas areon de 911,13 km². Tie ĉi kreskas 2461 specioj de plantoj. Inter 241 specioj de mamuloj 5 estas endemioj unikaj en Hindoĉinio. Nombro de turistoj vizitantaj ĉiujare la parkon egalas al ĉ. 1000 personoj.

