Nacia Parko Rivero Fitzgerald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Rivero Fitzgerald
nacia parko de Aŭstralio • natura kultura havaĵo de Aŭstralio • nacia parkoprotektita monumento [+]

Supermara alteco60 m [+]
Koordinatoj33° 56′ 51″ S, 119° 36′ 54″ O (mapo)-33.9475119.615Koordinatoj: 33° 56′ 51″ S, 119° 36′ 54″ O (mapo)
Areo2 972,11 km² (297 211 ha) [+]
Loĝantaro0 [+] (9-a de aŭgusto 2016)

Nacia Parko Rivero Fitzgerald (Aŭstralio)
Nacia Parko Rivero Fitzgerald (Aŭstralio)
DEC
Nacia Parko Rivero Fitzgerald
Nacia Parko Rivero Fitzgerald
Map
Nacia Parko Rivero Fitzgerald

Vikimedia Komunejo:  Fitzgerald River National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Nacia Parko Rivero Fitzgerald aŭ en angla Fitzgerald River National Park estas nacia parko en Okcidenta Aŭstralio (Aŭstralio), je 419 km sudoriente de Perto. La parko inkludas la Montarojn Barren kaj Eyre krom la riveron Fitzgerald. Estas 62 plantospecioj kiuj estas unikaj en la 329,882 ha parko kaj 48 estas nur rare trovitaj aliloke.

Venis 40,000 vizitantoj en 2008, kaj la parko ricevis 20 milionojn da aŭstraliaj dolaroj el la federa registaro, krom aldona simila monkvanto el la subŝatata registaro.[1]

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La parko formas la bazon de la internacie agnoskita Biosfera Rezervejo ĉe UNESKO. La loko enhavas ĉirkaŭ 1800 speciojn de plantoj el kiuj 250 estas raraj kaj 62 konataj nur ene de la parko.[2]

La parko estas ankaŭ hejmo de 22 specioj de mamuloj, 200 specioj de birdoj, 41 specioj de reptilioj kaj 12 specioj de ranoj. Ĝi estas agnoskata kiel Grava Birda Areo;[3] kelakj el plej raraj specioj estas la psitako Pezoporus flaviventris kaj la Nigragorĝa cinklosomo.[4] Ankaŭ la endanĝerita Ocela nestamasulo loĝas en la parko kaj estis sep konataj kaj registritaj vidaĵoj ekde 1998.[5]

Migrantaj birdoj trovas rifuĝejojn en la humidejaj kaj marbordaj regionoj kaj specioj kiuj portempe loĝas en la areo estas ekzemple la Blankventra maraglo, Pacifika apuso kaj la Kaspia ŝterno.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Media Release – $20 Million Investment in Fitzgerald River National Park (2009). Arkivita el la originalo je 2011-02-20. Alirita 21a Majo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-20. Alirita 2013-12-30.
  2. Department of Environment Park Fnder – Fitzgerald River National Park (2008). Alirita 21a Majo 2010.
  3. IBA: Fitzgerald River. Birdata. Birds Australia. Alirita 20 June 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2013-12-30.
  4. Department of Environment Park Fnder – Fitzgerald River National Park (2008). Alirita 26a Majo 2010.
  5. Biodiversity – Species profile – Leipoa ocellata (2010). Alirita 26a de Majo 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]