Nacia Parko Serengeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zebroj kaj pejzaĝo de Serengeti

La Nacia Parko Serengeti estas granda nacia parko de la areo de Serengeti, Tanzanio. Ĝi estas fama ĉefe pro la ĉiujara migrado de ĉirkaŭ unu miliono kaj duono de gnuoj kaj de 250,000 zebroj. La Nacia Parko Serengeti estas amplekse konsiderata kiel la plej bonkvalita rezervejo en Afriko pro sia denseco kaj de predantoj kaj de predoj.