El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nacia Portretgalerio de Aŭstralio (angle National Portrait Gallery) estas kolekto de portretoj de gravaj Aŭstralianoj, kiuj eminentiĝis en siaj respektivaj fakoj aŭ ludis interesan publikan rolon en la historio de la lando. Ĝi estis formita en majo 1998 kaj estis ĝis 2008 instalita en la Old Parliament House de Kanbero. La 4-an de decembro 2008, la kolekto enloĝiĝis ĉe King Edward Terrace, proksime al la Alta Kortumo de Aŭstralio.