Nacia Sekureca Agentejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Sekureca Agentejo
emblemo
flago
La centro de NSA
La centro de NSA
registara spionada organizaĵo
Komenco 4-a de novembro 1952 vd
Antaŭe Armed Forces Security Agency vd
Geografia situo 39° 6′ 32″ N, 76° 46′ 12″ U (mapo)39.109-76.77Koordinatoj: 39° 6′ 32″ N, 76° 46′ 12″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Fort George G. Meade
Nacia Sekureca Agentejo (Marilando)
Nacia Sekureca Agentejo (Marilando)
DEC
Nacia Sekureca Agentejo
Nacia Sekureca Agentejo
Map
Nacia Sekureca Agentejo
Agareo

signala spionado

Fondinto(j) Harry S. Truman vd
Ĉefestro(j) Paul M. Nakasone vd
Filioj NSA Scientific Advisory Board vd
Posedatoj FROSTBURG • ThinThread • PRISM • Fairview • XKeyscore • ICREACH vd
Agokampo programaro
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia Sekureca Agentejo (angle National Security Agency, akronime konata NSA) estas federacia sekureca servo de Usono, kiu okupiĝas pri la nacia sekureco, speciale pri informsekureco. La NSA estas do speco de "sekreta servo". La cefa misio de NSA estas protektado de informa kaj teknika sekureco de Usono.

Ĝi laboras precipe je la kampo de informo kaj komunikado; tasko ĝia estas protekti la mesaĝojn, kiuj pasas tra registaraj instancoj. Oni supozas, ke komplemente ĝi kontrolas la enhavon de eksterlandaj mesaĝoj, kaj ankaŭ tiujn de usonaj civitanoj.

NSA forte okupiĝas pri ĉifrado kaj okupas monde pintajn fakulojn pri kriptografio sub la kondiĉo, ke ili ne tuj publikigu siajn plej gravajn rezultojn. Oni supozas, ke NSA dungas pli da matematikistoj ol ĉiu ajn alia instanco aŭ firmao.

La centro de NSA situas ĉe Fort Meade en Marilando, ĉ. 16 kilometrojn nord-oriente de Vaŝingtono, ĉe la koordinatoj 39° 06′ 35.48″ N 76° 46′ 11.44″ U / 39.1098556 °N, 76.7698444 °U / 39.1098556; -76.7698444 (mapo). Ĝi havas propran konektejon ĉe aŭtovojo Baltimore-Washington Parkway, kiu portas la indikon nur por dungitoj de NSA kaj kutime estas gardata de du policaj aŭtoj. Fotoj montras ĉ. 18.000 parklokojn por aŭtoj, kaj oni supozas, ke dise tra la mondo laboras pli ol la duoblo de tiu nombro da dungitoj. RSA estas la dua plej granda konsumanto de elektro en Marilando, kun elektrokostoj de ĉ. 30 milionoj da dolaroj jare.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 20-an de marto 1949 la usona defenda ministerio fondis organizon samranga al la Sekureca Agentejo de la Armitaj Fortoj, kiu do ne estis dependa de aliaj sekretaj servoj, sed havis malmulte da propra aŭtoritato. Tamen pro la pligravigo de komunikado oni ekkonsciis, ke por kontroli la mondan komunikadon necesas absolute sendependa, forta instanco.

Tiel prezidento Harry S. Truman en junio 1952 per ordono 12333 ordonis la kreadon de NRA, kiu estis formale instituita en novembro. Tiu ordono estis strikte sekreta kaj estis publikigita nur unu generacion poste.

Personaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj ĝisnunaj direktoroj de NSA estis oficiroj en la rango de generalo aŭ admiralo. Pro la rivaleco de la usonaj armeoj ili alternas inter tera, aera kaj mara armeoj, kvankam ne strikte. El la ĝisnunaj 16 direktoroj 4 estis de la tera, 7 de la aera kaj 5 de la mara armeo.

Ankaŭ la unuaj vicdirektoroj estis soldatoj, sed la lastaj estis civiluloj.


Direktoroj[redakti | redakti fonton]

USA, USAF kaj USN signifas, respektive, United States Army (ter-armeo), United States Air Force (aer-armeo) kaj United States Navy (mar-armeo).

  • 1952 – 1956 Vicgeneralo Ralph J. Canine, USA
  • 1956 – 1960 Vicgeneralo John A. Samford, USAF
  • 1960 – 1962 Vicadmiralo Laurence H. Frost, USN
  • 1962 – 1965 Vicgeneralo Gordon A. Blake, USAF
  • 1965 – 1969 Vicgeneralo Marshall S. Carter, USA
  • 1969 – 1972 Vicadmiralo Noel A. M. Gaylor, USN
  • 1972 – 1973 Vicgeneralo Samuel C. Phillips, USAF
  • 1973 – 1977 Vicgeneralo Lew Allen, Jr., USAF
  • 1977 – 1981 Vicadmiralo Bobby Ray Inman, USN
  • 1981 – 1985 Vicgeneralo Lincoln D. Faurer, USAF
  • 1985 – 1988 Vicgeneralo William E. Odom, USA
  • 1988 – 1992 Vicadmiralo William O. Studeman, USN
  • 1992 – 1996 Vicadmiralo John M. McConnell, USN
  • 1996 – 1999 Vicgeneralo Kenneth A. Minihan, USAF
  • 1999 – 2005 Vicgeneralo Michael V. Hayden, USAF
  • 2005 – nun Vicgeneralo Keith B. Alexander, USA

Vicdirektoroj[redakti | redakti fonton]

Famaj kriptografiistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]