Nacia biblioteko
Nacia biblioteko estas fondita aŭ nomumita de registaro elstara biblioteko kiu kolektas kaj arkivigas literaturon de la ŝtato aŭ lingvoareo. Malkiel publikaj bibliotekoj, malofte lasas pruntepreni librojn. Naciaj bibliotekoj ofte ampleksas multevalorajn, signifoplenajn kaj rarajn verkojn kaj distingas pro sia dimensio kaj stoko, kompare kun aliaj bibliotekoj.
Kelkaj provincoj kaj feraciaj landoj, kiuj ne havas politikan sendependecon, sed volas flegi sian kulturan separecon, fondas siajn naciajn bibliotekojn kun ĉiuj karakterizaj atributoj por institucio de tiu tipo.
Bibliotekon de Kongreso en Usono karakterizas multajn atributojn de nacia biblioteko, malgraŭ ke laŭleĝe naciaj bibliotekoj de Usono estas nur fakaj Nacia Biblioteko de Medicino (National Library of Medicine) kaj Nacia Agrokultura Biblioteko (National Agricultural Library).
La naciaj bibliotekoj de Eŭropo kunkreas la Eŭropan Bibliotekon.
Listo de naciaj bibliotekoj (elekto) [redakti]
Aŭstrio: Aŭstria Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek) en Vieno - kun Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
Britio: Brita Biblioteko (British Library) en Londono
Francio: Nacia Biblioteko de Francio (Bibliothèque Nationale de France) en Parizo
Germanio: Germana Nacia Biblioteko (Die Deutsche Nationalbibliothek) en Lepsiko, Frankfurto ĉe Majno kaj Berlino
Hispanio: Nacia Biblioteko de Hispanio (Biblioteca Nacional de España) en Madrido
Italio: Nacia Centra Biblioteko de Florenco (Biblioteca Nazionale Centrale di Firenze) en Florenco
Japanio: Nacia Biblioteko de Dieto (Kokuritsu Kokkai Toshokan) en Tokio
Usono: Biblioteko de Kongreso (Library of Congress) en Vaŝingtono
Israelo: Nacia Biblioteko de Israelo (HaSifria HaLeumit) en Jerusalemo