Nacia parko Écrins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreita la 27an de marto 1973 laŭ la aktuala franca leĝo, Nacia Parko Ecrins estas la kvina nacia franca parko. Jam en 1913 ŝtata oficejo de Akvo kaj Arbaroj kreis parkon Bérarde sub la impulso de Franca Alpa Klubo. En 1995 en ĝi oni kreis la unuan francan integralan naturrezervejon Lauvital.

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

Nacia Parko Ecrins kovras 270000-hektaran areon, en kiuj la centra zono okupas 91800 hektarojn. Ĝia teritorio etendiĝas en du francaj departementoj Isère kaj Hautes-Alpes, inter la urboj Gap, Grenoble kaj Briançon. La riveroj Romanche norde limigas la parkon, Guisane kaj Durance oriente kaj sude, kaj Drac okcidente. La montaro Ecrins estas altmonta regiono kun pli ol cent pintoj kiuj superas 3000 m, inter kiuj menciindas la plej alta Barre des Ecrins (4102 m) kaj aliaj famaj: Meije, Rateau, Pelvoŭ, ktp. La glaciejoj okupas grandan 17000-hektaran surfacon. En larĝajn valojn ili longe skulptis la sedimentajn petrojn (kalkoj, skistoj, grejsoj) kiuj sudokcidente kovris la malnovan soklon, kaj la kristalajn kaj metamorfajn petrojn (granito, gnejso) norde kaj okcidente en tipajn glaciejajn U-valojn.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La parko enhavas 1800 plantspeciojn, inter kiuj 146 estas protektataj kaj 216 kuŝas en ruĝaj listoj de minacataj plantoj. La vegetaĵaro suferas multajn ege diversajn flaŭrinfluojn:

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La nombron da animalaj specioj en la parko oni ne precize konas, oni tamen konas 343 vertebrulojn. 299 estas protektataj ĉu je nacia ĉu je regiona nivelo. La sovaĝeco de montaro Ecrins ebligis la naturan revenon de la Linko, kiel ankaŭ de aliaj bestoj: la Gipaeto ekde la reenkonduko en Savojo aŭ la Gipo el Cevenoj. La parko ankaŭ riĉas je vespertspecioj, predbirdoj, papilioj, rampuloj, amfibioj.