Nacia parko Los Glaciares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Perito-Moreno-glaĉero
Lago Argentino kaj glaĉero Perito-Moreno
Monda heredaĵo de UNESKO

La nacia parko Los Glaciares (hispane: Parque Nacional Los Glaciares = „la glaciejoj“) situas en la argentina parto de Patagonio, en la provinco Santa Cruz). Ĝi havas areon de ĉ. 6000 km² kaj estis aldonita al la monda heredaĵo de UNESKO en 1981.

Aldone al kelkaj malgrandaj glaĉeroj, la nacia parko konsistas ĉefe el la tri grandaj glaĉeroj Perito-Moreno, Upsala kaj Viedma. Ili enfluas en du lagojn, nome la lago Argentino kaj la lago Viedma, kiuj tamen nur parte kuŝas en la nacia parko.

En la norda parto de la parko situas la granitaj montoj Fitz Roy kaj Torre, pri kiu interesiĝas alpistoj kaj turistoj.

Apude, sur la ĉilia flanko troviĝas la nacia parko Torres del Paine.

Los Glaciares estas tre vizitata de internaciaj turistoj. Elirpunkto estas la urbeto El Calafate aŭ la nova vilaĝo El Chaltén sur la bordo de la lago Argentino.

Vidu ankaŭ

Fotoj

Eksteraj ligiloj


Koordinatoj: 50° 0' sude, 73° 15′ okcidente