Nacia parko Noel Kempff Mercado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Nacia parko Noel Kempff Mercado
hispane Parque Nacional Noel Kempff Mercado
nacia parko • protected area of Bolivia [+]

RegionoAmazonio, Santa-Kruzio

Supermara alteco252 m [+]
Koordinatoj14° 13′ 49″ S, 60° 50′ 48″ U (mapo)-14.23028-60.84667Koordinatoj: 14° 13′ 49″ S, 60° 50′ 48″ U (mapo)
Areo7 500 km² (750 000 ha) [+]

Estiĝo28-an de junio 1979
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoNoel Kempff Mercado National Park
Tipo de heredaĵonatura
Jaro2000 (24)
Numero967
RegionoLatina Ameriko
Kriteriojix, x
Kategorio IUCNII – Nacia parko

Nacia parko Noel Kempff Mercado (Bolivio)
Nacia parko Noel Kempff Mercado (Bolivio)
DEC
Map
Nacia parko Noel Kempff Mercado

Vikimedia Komunejo:  Noel Kempff Mercado National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Nacia parko Noel Kempff Mercado vidata el Spot Satellite

La nacia parko Noel Kempff Mercado estas naturprotektejo en Amazonio en Bolivio kaj ekde 2000 monda heredaĵo de UNESKO. La nacia parko situas en la nordorienta parto de la lando en la bolivia departemento Santa-Kruzio, ĉe la landlimo al Brazilo. La parko estis fondita la 28-an de junio 1979.

La nacia parko havas areon de 1 523 446 ha kaj konsistas el parto de la altebenaĵo Huanchaca (750 m supermarnivela) kaj de la ĉirkaŭa malaltebenaĵo (200 m spermarnivela). La parko enhavas multe da akvo: akvofaloj, lagunoj, malsekejoj. La flaŭro kaj faŭno estas tre diversaj; aldone al 4.000 plantoj ekzistas multegaj insektspecioj, 139 mamul-, 621 bird-, 75 reptili-, 62 amfibi- kaj 250 fiŝspecioj.

Pro sia situo la parko estas malfacile atingebla kaj vizitas ĝin ne multaj turistoj. Ekzistas du vizitantcentroj: Flor de Oro norde kaj Los Fierros sude.

La parko nomiĝis unue „Huanchaca-naciparko“ kaj estis alinomita en 1988 honore al biologo kaj profesoro Noel Kempff Mercado, kiu zorgis pri la fondo de la parko kaj estis murdita en 1986 dum esplormisio en la parko far drogkontrabandistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]