Nacia parko Pieniny (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Pollanda nacia parko. Por informoj pri Slovakia nacia parko, vidu la artikolon Nacia parko Pieniny (Slovakio).
Nacia parko Pieniny
pole: Pieniński Park Narodowy
nacia parko
Vido de la Trzy Korony en la vilaĝo Sromowce Niżne
Blazono
Oficiala nomo: Pieniński Park Narodowy
Kromnomo: PPN
Lando  Pollando
Regiono Malgrandpollanda Provinco Pollando
Distrikto Distrikto Nowotarski Pollando
Parto de Rokzono Pieniny
Montaro Pieniny
Municipoj
Rivero Dunajec
Plej alta punkto Trzy Korony
 - alteco 982 m s. m.
Areo 23,46 km² (2 346 ha)
 - protektata zono 26,82 km² (2 682 ha)
Biomoj arbaro, herbejo
Geologia konsisto marno, kalkoŝtono
Plantaro Pino
Animalaro
Estiĝo 1-a de junio 1932 Pollando
Posedanto ul. Jagiellońska 107B
34-450 Krościenko nad Dunajcem
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Mapo de Naciaj parkoj Pieniny - pola kaj slovakia partoj
Mapo de Naciaj parkoj Pieniny - pola kaj slovakia partoj
Mapo de Naciaj parkoj Pieniny - pola kaj slovakia partoj
Vikimedia Komunejo: Pieniny National Park
Retpaĝo: www.pieninypn.pl
Portalo pri Pollando

Nacia Parko Pieniny (pole: Pieniński Park Narodowy) estas nacia parko en la suda Pollando, sur limo inter Pollando kaj Slovakio. Unu el la 23 naciaj parkoj en la pola ŝtato. Ĝi estis fondita en la 1-a de junio 1932. PPN estas la plej valora en terminoj de pejzaĝo kaj de naturaj areoj en Pieniny Właściwe (Masivo Trzech Koron, Pieninki, Kanjono de Dunajec). Estas 35 km de padoj.

Flaŭro estas tre riĉa - 1100 specioj de vaskulaj plantoj (2 specioj endemiaj: Erysimum pieninicum kaj Taraxacum pieninicum), 400 specioj de algoj, 230 specioj de muskoj kaj 400 specioj de likenoj. Plantoj kreskantaj en Pollando nur en Pieniny estas la jenaj: Artemisia absinthium var. calcigena, Dendranthema zawadskii, Juniperus sabina. Tre speci-riĉaj estas herbejoj en Pieniny (ekzemple pro multaj specioj de orkideoj).

Faŭno de la Nacio Parko Pieniny estas tre riĉa. Estas 7 mil specioj de bestoj, inkluzive de 300 specioj de vertebruloj. Mamuloj inkluzivas ekzemple: melo, apro, ruĝa cervo, linko kaj kapreolo. La riĉa faŭno de vespertoj - 15 specioj. Ĉirkaŭ 160 specioj de birdoj, inkludante 100 tie nestumas. Maloftaj specioj de birdoj vivas en Pieniny: ekzemple tikodromedoj, nigra cikonio kaj gufo. Estas pli ol 1600 specioj de papilioj, inkludante la maloftaj Apolono-papilio.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]