Nacia parko Pireneoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia parko Pireneoj en la Atlantikaj Pireneoj

La Nacia Parko Pireneoj kuŝas en la samnoma montoĉeno, ĉe la landlimo kun Hispanio en la francaj departementoj Hautes-Pyrénées kaj Pyrénées-Atlantiques. Ĝi estis kreita la 23an de marto 1967. Ĝia centra zono okupas 45705-hektaran areon kaj la ĉirkaŭa kovras 206352 hektarojn. Ĝi apudas la Hispanan Parkon Ordesa y Monte Perdido.

La geologio de la Pireneoj estas kompleksa kaj la pejzaĝoj ege diversaj.

La vegetaĵaron karakterizas la laŭaltecaj vegetalaraj etaĝoj:

La Pireneoj enhavas apartan flaŭron kun multaj endemiaj plantoj pro sia izoleco rilate al la aliaj eŭropaj montoĉenoj. Tre konata ekzemplo estas la Ramondo pyrenea kun siaj violkoloraj floroj.

En la parko vivas diversa faŭno. Ni povas citi:

  • ĉamojn, aparta specio « isard » (izar’) Rupicapra pyrenaica ; kiu ankaŭ vivas en la kantabrika montaro.
  • ursojn, grave minacatajn. Ili nun estas nur 5 en la tuta ĉeno. La sesan kontrauleĝe mortpafis ĉasisto en novembro 2004;
  • urogalojn, grandaj birdoj el la galinacoj vivantaj en la arbaroj de la subalpa etaĝo;
  • lagopojn, ankaŭ nomitaj neĝperdrikoj, ĉar ili vivas ĉe la montopintoj ĝis 3000 metroj;
  • galemisojn, malgrandaj mamuloj kun talpokorpo, palmformaj piedoj kaj rostro. Ili vivas ĉe riverbordoj ĝis 2200 m kaj manĝas insektojn kaj krustacetojn. Oni trovas ilin nur en Pireneoj kaj en Nordokcidento de Hispanio;
  • multajn maloftajn birdospeciojn: Gipaeto, Vulturo, Migra falko, Reĝa aglo...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]