Nacia parko Vadmaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La nacia parko Vadmaro.

La Vadmaro ĉe la marbordoj de Danio, Ŝlesvig-Holstinio, Malsupra Saksio kaj Nederlando estas unika en la mondo. Nenie aliloke ekzistas vadpejzaĝo tiel vasta kaj kun tia kombino el sabloj, dunoj, salherbejoj kaj insuloj.

La ŝlesvig-holstinia vadmaro cetere enhavas eksterordinaran pejzaĝelementon: la haligoj. Tiuj etaj sendigaj ‘insuloj’ subakviĝas dum sizigia tajdo kaj ŝtormo. Tiam restas videblaj nur la varftoj: etaj termontetoj, sur kiuj staras la domoj.

La vadmaro antaŭ la insulo Trischen ĉiujare je somermezo fariĝas scenejo de mondvaste unika evento: la plumŝanĝiĝo amasa de tadornoj. Tiam kolektiĝas tie ĉirkaŭ 200.000 da ili, do preskaŭ la tuta eŭropa populacio.

Bestaro[redakti | redakti fonton]

Krom nenombreblaj konkoj, moluskoj, helikoj, kankroj kaj vermoj, ankaŭ kelkaj pli grandaj mamuloj vivas en la vadmaro. La grizaj fokoj havas en la ŝlesvig-holstinia vadmaro sian solan germanan ripozlokon, kie ankaŭ naskiĝas la idoj. Antaŭ la nordfrisaj insuloj Sylt kaj Amrum troviĝas la plej grava bredado-regiono de la foceno en la Norda Maro.

Kiam en 1985 ekvalidis la ŝlesvig-holstinia leĝo pri naciaj parkoj, kreiĝis la plej granda nacia parko en Mezeŭropo por protekti eksterordinaran natur- kaj kulturpejzaĝon. La aktualigita leĝo pri naciaj parkoj el la jaro 1999 harmoniigcele distingas inter naturprotektado, tradiciaj ekonomiaj interesoj kaj turismaj evoluigeblecoj.

La celoj de la nacia parko

  • Konservo de la naturheredaĵo por venontaj generacioj
  • senĝena evoluado: lasi la naturon natura
  • ripozado kaj naturtravivaĵoj

Naciparka oficejo[redakti | redakti fonton]

La federacia landa oficejo por la Nacia Parko Ŝlesvig-Holstinia Vadmaro sidejas en Tönning. Kiel respondeca naturprotekta oficejo ĝi havas la taskon certigi, ke la celoj de la nacia parko estas konsiderataj je ĉiuj planadoj en la regiono.

El la naciparka leĝo de Germanio: § 2.
Protektocelo kaj aliaj celoj

(1) La nacia parko servas al protektado kaj natura evoluado de la ŝlesvig-holstinia vadmaro kaj ties konservo en sia aparta specialeco, beleco kaj origineco. Plej eble neĝenata irado de la naturaj procedoj estu garantiata. La nacia parko estu konservata kiel vivmedio de la tie nature ekzistantaj besto- kaj plantospecioj kaj de ties interrilatoj. La tuteco de la naturo en sia natura evoluo kun ĉiuj plantoj, bestoj kaj ekologiaj sistemoj posedas protektendan valoron en si mem.

(2) La aranĝoj por la bordoprotektado inkluzive de la protektado kaj de la pligrandigo de la antaŭlando kaj ankaŭ por la drenado de la enlando ne estas restriktitaj. Kiom la bordprotektado tion postulas, tiom la paŝtado de ŝafoj kaj la elprenado de tero kaj sablo restas permesataj.

(3) Netolereblaj ĝenoj de la interesoj kaj kutimaj uzoj de la loka loĝantaro estas evitendaj. Ĉiaj uzinteresoj devas esti juste prijuĝataj kompare kun la protektocelo, ĝenerale kaj en ĉiu unuopa kazo. La konservado de la naturo pere de la naciparko servu per pozitivaj efikoj sur la turismon kaj la reputacion de la regiono, ankaŭ al la konstanta evoluo por la plibonigo de la viv- kaj laborkondicoj de la homoj vivantaj en la ĉirkaŭo.

De Danio al Nederlando[redakti | redakti fonton]

La vadmaro etendiĝas de la dana okcidentborda Ho Bugt norde de Esbjerg ĝis la nederlanda insulo Texel. Ĝi kovras entute ĉirkaŭ 8.000 km². La dana kaj la nederlanda vadmaroj estas sub naturprotektado; en Malsupra Saksio, Hamburgo kaj Ŝlesvig-Holstinio estis fonditaj naciaj parkoj.

La vadmaro estas vivospaco kun ekstremaj kondiĉoj, al kiuj la bestoj kaj plantoj adaptiĝis. Dum malalta tajdo la akvo ne kovras la vadogrundon. Konkoj, helikoj, kraboj kaj vermoj povas esti facila predo por birdoj aŭ mortsekiĝi pro la suno. Ili protektas sin fermante la konkaĵojn aŭ enfosiĝante vadogrunden.

La vadmaro estas ideala ripozejo por migrobirdoj: dum la vojaĝo inter kovada kaj travintra regionoj ili povas paŭzi kaj almanĝi la necesajn rezervojn.

Ankaŭ la foko hejmas en la vadmaro. Sur la sablobenkoj estis en 1999 nombritaj pli ol 15 000 da tiuj marmamuloj, 6 134 el ili en la Ŝlesvig-Holstinia parto.

Sperti naturon en la nacia parko[redakti | redakti fonton]

Multimar Wattforum[redakti | redakti fonton]

La Multimar Wattforum Tönning prezentas sub unu tegmento la tutan variecon de la vado kun ĉiuj etaj detaloj kaj la ampleksaj interrilatoj de naturo kaj homo en la vadmaro. En Tönning ĉiu vizitanto de la nacia parko povas esplori la biotopon kaj fari fascinajn malkovrojn.

Ŝipekskursoj[redakti | redakti fonton]

Ŝipe viziti la nacian parkon - jen mirinda ebleco por observi la naturon: birdoj, fokoj kaj - kun iom da bonŝanco - eĉ focenoj videblas. Dum veturoj aranĝitaj interkonsente kun la naciparka oficejo la ŝippasaĝeroj aŭskultas interesajn rakontojn kaj anekdotojn de la kapitano aŭ trovas informmaterialon surŝipe.

Naciparka vadgvidanto

Kun agnoskita naciparka gvidanto vadmigrado fariĝas interesa kaj ekscita. Kiel vadspertaj loĝantoj de la marbordo niaj ciceronoj laboras je alta sekurecnivelo; kunlaboro kun la naciparka oficejo garantias, ke ili ĉiam estas provizitaj per la plej aktuala scio. Okaze de promenado sur la marfundo ili informas pri naturo kaj pejzaĝo, kulturo kaj historio, pri evoluo, celoj kaj reguloj de la nacia parko.

Naturprotektaj organizoj[redakti | redakti fonton]

Jam dum preskaŭ 100 jaroj privataj naturprotektaj asocioj engaĝiĝas por la pluvivo de la vadmaro. Iliaj kunlaborantoj, inter ili multaj volontuloj, okupiĝas pri protektado de kovadlokoj kaj pri kvantotaksado. Ili provas ĝustatempe malkovri danĝerojn, kiuj povus minaci la vadmaron. Laŭlonge de la marbordo ili prizorgas tutregionan reton de esplorstacioj kaj centroj, kie ili ofertas multajn informaranĝojn pri konkoj, birdoj, fokoj aŭ plantoj.

Nacia parko kiel ŝanco[redakti | redakti fonton]

Turismo en la nacia parko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ciferoj montras la signifon de la turismo por la naciparka regiono: ĉiujare oni nombras pli ol 1 milionon da gastoj kaj 11 milionojn da tranoktoj. Preskaŭ 100 000 litoj estas je dispono. En la hotela kaj restoracia komercoj laboras pli ol 5.000 homoj - ne kalkulante sezonajn kaj portempajn dungitojn. Ĉiun kvinan eŭron al la regiono havigas la turismo. Plej ŝatataj de la feriantoj estas restadoj en la naturo, eĉ pli ol sportaj aŭ kulturaj aktivecoj. Preskaŭ ĉiuj gastoj subtenas la nacian parkon kaj pretas por ties protektado akcepti restriktojn.

Naciparkaj Servoj[redakti | redakti fonton]

La naturinteresita gasto trovas abundan oferton informivan pri la graveco de la regiono. Ekzistas informcentroj kun ekspozicioj, prelegoj, diapozitivaj prezentadoj kaj memoraĵvendado en diversaj lokoj ĉe la okcidenta marbordo.

La kunlaborantoj de NationalparkService (Ranger) kaj de la naturprotektaj asocioj aktivas por proksimigi al la gastoj la Nacia parko. Ili respondas demandojn, proponas vadmigradojn kaj aliajn promenadojn en la tereno.

Vizitantinformado[redakti | redakti fonton]

Ĉe multaj enirejoj al la nacia parko ekzistas sistemo de informpavilionoj, tabuloj kaj mapoj, instruantaj migradvojoj kaj aktualaj informafiŝoj, kiun la gasto povas uzi komune kun la ‘Ranger’, sed ankaŭ memstare. La komunumoj de la naciparka regiono per tiu informsistemo plibonigas sian turisman ofertaron.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vadmaro