Nacia parko West MacDonnell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia parko West MacDonnell
nacia parko de Aŭstralio • nacia parko [+]

Supermara alteco867 m [+]
Koordinatoj23° 26′ 11″ S, 132° 25′ 5″ O (mapo)-23.4364132.418Koordinatoj: 23° 26′ 11″ S, 132° 25′ 5″ O (mapo)
Areo2 566,8474787191 km² (256 685 ha) [+]

Nacia parko West MacDonnell (Aŭstralio)
Nacia parko West MacDonnell (Aŭstralio)
DEC
Nacia parko West MacDonnell
Nacia parko West MacDonnell
Map
Nacia parko West MacDonnell

Vikimedia Komunejo:  West MacDonnell National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Nacia parko West MacDonnell (angle West MacDonnell National Park) estas nacia parko sur areo de ĉ. 2.069 km² en montoĉeno MacDonnell Ranges en aŭstralia Norda Teritorio, okcidente de urbo Alice Springs.

Ĝi estis fondita en 1992, post kiam la registaro de la Norda Teritorio aĉetis 170.000 ha da lando de kvin forlasitaj bovobienoj.

La nacia parko estas atingebla el Alice Springs tra asfaltitaj vojoj (Larapinta Drive kaj Namatjira Drive). El Uluṟu ekzistas tervojo, kiu estas veturebla nur per ĉiurada ajnagrunda aŭtomobilo.

Turismaj allogaĵoj de la parko estas:

  • Larapinta-Trail: parto de 223 km longa dista migra vojo tra la nacia parko.
  • Rungutjirpa (Simpson's Gap): roka ravino el ruĝa sabloŝtono; se iu havas bonŝancon, povas vidi frumatene rokkenguruojn, same kelkajn maloftajn birdospeciojn; ĉe fino de la ravino troviĝas daxura akvejo.
  • Udepata (Ellery Gorge) en Ellery Creek Big Hole: rojokonduka serpentina ravino kun riveraj eŭkaliptoj.
  • Ormiston Gorge: ravino kun 300 m altaj muroj el du kvarcaj tavoloj, kuŝantaaj unu super la alia.
  • Redback Gorge
  • Glen Helen Gorge

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]