Nacia stadiono de Pekino
El Vikipedio
| Nacia stadiono | ||
|---|---|---|
| 北京國家體育場 | ||
| loko | Pekino |
|
| konstruadita | 2003-2008 | |
| malfermita | marto 2008 | |
| surfaco | herbo | |
| kosto | 3,5 mld ¥ (ĉ. 423 mln $) | |
| dimensioj | 330 x 220 m | |
La Nacia Stadiono en Pekino ( 北京國家體育場, 北京国家体育场, angle Beijing National Stadium), konata ankaŭ kiel "Birda Nesto",estas olimpika stadiono, en kiu okazis la Somera Olimpiko 2008: En ĝi disvolviĝis ĉiuj malpezatletikaj sportoj, la solena malfermo kaj solena fermo de la Olimpiko. La stadiono lokiĝas en la urba Olimpika Parko, proksime de la Olimpika Naĝejo.