Nacia tago de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sveda flago.
La Princino Viktoria ĉe festo de la nacia tago en 2006.

La Nacia tago de Svedio, aŭ la sveda flagotago (Sveriges nationaldagsvenska flaggans dag) estas festata en Svedio ĉiujare la 6-an de junio. La Riksdag (la sveda parlamento) faris la daton nacia tago en 1983. Antaŭe, oni nur honoris ĝin kiel la "svedan flagotagon."

Historio[redakti | redakti fonton]

La tradicio de la festo je tiu dato komenciĝis parte en Skansen en Stokholmo dum la 1890-aj jaroj, kaj parte dum la 1910-aj jaroj ĉe la Stokholma Olimpia Stadiono, honore al la elekto de la reĝo Gustavo Vasa en 1523, kaj la reĝa subskribo de la nova formo de regado en la 6-a junio en 1809.

Iuj dubas la validecon de tio kiel nacia festotago, kaj oni ne vere festis ĝin ĝis kelkaj jardekoj poste. Tamen, la elekto de Gustavo signifas la finon de Unio de Kalmar, do iusence ĝi ja markas la svedan sendependiĝon, kvankam la evento okazis antaŭ tiom longe, ke ĝi ne plu forte enestas la socian konscion same kiel, ekzemple, la nacia tago de Norvegio, Syttende Mai (”17-a majo”).

En 2005 ĝi fariĝis oficiala sveda publika festotago, anstataŭigante la pentekostan lundon. Tiu ĉi ŝanĝo signifis, ke la laboristoj havis malpli da senlaboraj tagoj (kaj pli da laboraj), ĉar la 6-a de junio foje okazas dum la semajnfino, malkiel la pentekosta lundo, kiu ĉiam okazas lunde. Pro tio, kelkaj svedaj sindikatoj plendas. Kelkaj sindikatoj solvis tiun problemon: la laboristoj kiu havas tiujn kontraktojn gajnas ok horojn da senlabora tempo por uzi iam ajn.

Parencaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • 1523Gustavo Vasa estas elektita kiel Reĝo de Svedio, markante la finon de la Unio de Kalmar.
  • 1654Karolo la 10-a Gustavo de Svedio regas post sia kuzino Kristina, post ŝia abdikiĝo.
  • 1809 – Svedio deklaras novan Instrumenton de Registaro, kiu restarigas politikan potencon al la Riksdag de la Bienoj.
  • 1857 – Sofia de Nassau geedziĝas kun la estonta reĝo Oskaro la 2-a de Svedio-Norvegio.
  • 1974 – Svedio deklaras novan Instrumenton de Registaro, farante Svedion Konstitucia Monarĥio, kun parlamentismo en la konstitucio.

La eventojn de 1523 kaj 1809 oni ĝenerale rigardas kiel la plej gravaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]