Nacia teamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia teamo, foje ankaŭ selektitaro, reprezentas ĉe internaciaj sportaj konkursoj sian landon, kaj estas oficiala elekto de sportistoj kies konsiston difinas la landa asocio pri tiu sporta fako.

Ĝenerale, ĉiun suverenan ŝtaton reprezentas nur unu nacia teamo, sed ekzistas esceptoj pro historiaj-politikaj kaŭzoj. Tiel ekzempel la monda asocio pri futbalo, FIFA, havas 207 anojn, dum ekzistas nur 194 suverenaj ŝtatoj (por Unuiĝinta Reĝlando ekzistas naciateamo de Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Nord-Irlando; kaj por Hispanio la naciateamo de Katalunio), pluaj ekzemploj estas por la Okcitanio kaj Nov-Kaledonio, kiu apartenas al Francio kaj la Tibeta de la ekzilita tibeta registaro.