Nacia plado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia trinkaĵo)
Tradicia bigoso, nacia plado el Pollando.
Suŝio el salmo; Suŝio estas nacia plado el Japanio.

Nacia plado estas plado, manĝaĵo aŭ trinkaĵo kiu reprezentas la partikularajn gustosentojn de nacio, regiono aŭ komunumo. Plej ofte la nacia plado estas kuirita el ingredencoj facile prilaboritaj aŭ kultivitaj en la regiono, aŭ ĉiukaze el ingredencoj kun kiuj sentiĝas identigitaj la loĝantoj de tiuj nacioj. Oni konsideras ilin kiel kliŝo aŭ simbolo de difinita kulturo aŭ popolo.

Sociologio[redakti | redakti fonton]

La koncepto estas neformala kaj svaga, kaj en multaj kazoj la rilato inter teritorio kaj la konsumantoj estas ambigua. La tipaj pladoj varias el regiono al regiono, kaj la uzado de la esprimo "Nacia plado" ne nepre necese okazigas la ekziston de nacio aŭ lando en la leĝa senco, ekzemple pri katalunaj naciaj pladoj kiaj pantumakobutifaro, aŭ paelo en Valencilando. Estas ekzemploj de naciaj pladoj kiuj trapasas la landlimojn de landoj, kiaj ekzemple la nacia plado de Aŭstrio, de la federala ŝtato de Bavario en Germanio kaj de Ĉeĥio estas tre similaj; krome la bigoso, la barĉo, kaj la pierogo estas tre popularaj en diversaj landoj de Orienta kaj Centra Eŭropo. Estas tre konataj la moruo kiel nacia plado de Portugalio (kun supozataj 365 diversaj receptoj kiuj permesas manĝi ĝin ĉiujare sen ripeti la saman kuiradon en unu jaro), la kuskuso en Maroko, la empanada en Argentino kaj Ĉilio, la cebiĉe en Peruo, la feijoada[1] en Brazilo, la mole en Meksiko, la pabellón en Venezuelo, la sancocho en Domingo, la gazpaĉo en Hispanio, la hamburgoj en Usono aŭ la Suŝio kaj Saŝimo en Japanio. Preskaŭ ĉiuj el tiuj iĝis poste internaciaj danke al ties popularecoj kiel naciaj pladoj.

Ankaŭ la trinkaĵoj estas ekzemplo de atribuo al nacio kiel plado kiaj la tekilo de Meksiko, la biero en GermanioĈeĥio, la vino en Francio, Hispanio kaj Portugalio, la vodko en Pollando kaj Rusio ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.bookofcooks.com/blog/2009/08/05/acerca-de-los-platos-nacionales-comidas-caseras-cocina-internacional-yahoo-answers// Arkivigite je 2010-12-24 per la retarkivo Wayback Machine Acerca de Platillos Nacionales, Comidas Caseras, Cocina Internacional [Yahoo! Answers] Book of Cooks http://www.bookofcooks.com/blog/2009/08/05/about-national-dishes-ethnic-international-cuisine-yahoo-answers/ Arkivigite je 2010-12-24 per la retarkivo Wayback Machine About National Dishes, Ethnic & International Cuisine [Yahoo! Answers] Book of Cooks