Naciaj parkoj en Nepalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nacia parko


Naciaj parkoj en Nepalo

Everesto nacia parko[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la nord-orienta parto de Nepalo proksime al Everesto kaj kovras 1148 km2.

Ĉitavan Nacia Parko[redakti | redakti fonton]

Situante en la suda parto de Nepalo, ĝi enhavas multe da famaj sovaĝaj bestoj kaj birdoj. Ekzemple: tigrojn, elefantojn, krokodilojn, unukornajn rinocerojn kaj diversajn cervojn. Ĝi kovras 932 km2.

Bardia Nacia Parko[redakti | redakti fonton]

Areo: 968 km2. Situante en la sud-okcidenta parto de Nepalo, ĝi famas pro siaj diversaj tigroj kaj cervoj, ekzemple la norda cervo.

Lantana Nacia Parko[redakti | redakti fonton]

Areo: 1110 km2. Ĝi situas en la mez-norda parto de Nepalo kaj famas pro siaj montoj kaj siaj vojoj por piedvagantoj.

Shey-Phoksundo Nacia Parko[redakti | redakti fonton]

Areo: 3555 km2. Situante en la ekstrem-okcidenta parto de Nepalo, ĝi famas pro sia natura medio kaj la altege situanta lago Shey-Phoksundo. La parko estas la plej granda de Nepalo.

Rara Nacia Parko[redakti | redakti fonton]

Areo: 106 km2. Ĝi ankaŭ nomiĝas Rara Lago, kaj estas la plej malgranda nacia parko de Nepalo. Situante en la ekstrem-okcidenta parto de Nepalo, en Ĝumla-distrikto, ĝi enhavas grandegan lagon kune kun aliaj naturaj allogaĵoj.

Makalu-Barun Nacia Parko[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la nord-orienta parto de Nepalo proksime al Arun valo. Ĝi famas pro multaj raraj birdoj. Arun rivero fluas tra ĝi.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.