Naciisma pogromo en Birjulovo Okcidenta (2013)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Naciismaj pogromoj en Birjulovo Okcidenta okazis la 13-an de oktobro 2013 en suda parto de Moskvo (plejparte en distrikto Birjulovo Okcidenta) kaj fariĝis plej amasaj dum la lastaj jaroj. Ili estas organizitaj de rusaj naciistoj kaj estis direktitaj kontraŭ moskvaj laboristaj enmigrantoj el Transkaŭkazio kaj Centra Azio; dum la pogromoj estis amasa interbatado kun la polico, kelkaj kostruaĵoj estis rompitaj, ĉirkaŭ 400 homoj estis arestitaj. La kaŭzo estis murdo, okazinta kelkajn tagojn antaŭe: moskvano Jegor Ŝĉerbakov estis mortigita de migranto-azerbajĝanano.

Murdo de Jegor Ŝĉerbakov

Nokte la 10-an de oktobro 2013 25-jaraĝa moskvano Jegor Ŝĉerbakov kun sia amikino Ksenija Popova revenis hejmen (laŭ adreso: Vostrjakova traveturejo, 7, distrikto Birjulovo Okcidenta), ili renkontiĝis kun nekonatulo; dum komenciĝinta konflikto Ŝĉerbakov estis batita per tranĉilo kaj tuj mortis pro korvundo, kaj la murdisto malaperis.

Laŭ informo, ricevita de surdoma observa kamero (laŭ alia versio — laŭ rakonto de Popova), la krimulo estis sudano kun ne-slava aspekto, migranto el Kaŭkazio aŭ Meza Azio.

Juĝesploro

La 14-an de oktobro la estro de Moskva polico, Anatolij Jakunin, asertis, ke mortiginto estis azerbajĝanano. La 15-an de oktobro oni deklaris lian nomon: Orĥan Zejnalov. Samtage li estis arestita en Kolomna kaj per helikoptero transportita al Moskvo.

La 6-an de majo 2014 la juĝesplorado finiĝis. Zejnalov estis kulpigita je murdo.

Mitingoj kaj pogromoj

Ĉefaj lokoj: Востряковский проезд, 7к1 — loko de murdo, Площадь у платформы Бирюлёво-Товарная — placo apud fervoja haltejo, ТЦ Бирюза — vendejaro "Birjuza", Покровская плодоовощная база — legombazejo "Pokrovskoje"

La 11-an de oktobro fotografio de la murdisto aperis en retejoj de rus-naciismaj organizaĵoj kaj en interkonaj retejoj. La 12-an de oktobro preskaŭ 40 moskvanoj kolektiĝis apud la distrikta policejo kaj postulis tujan esploradon de la evento, malfermi la apudan legoman bazejon (tie laboris multaj eksterlandaj enmigrantoj) kaj pliseverigi kontraŭmigrantan leĝaron. Post duonhoro ili disiris, sed nokte en interkonaj retejoj aperis alvokoj pri nova "popolkunveno".

La 13-an de oktobro tage en Birjulovo ĉe loko de la mortigo kolektiĝis ĉirkaŭ 200 homoj, similaj al piedpilkaj huliganoj. Al la distrikto estis direktita la polico kaj OMON. Venis ankaŭ la gvidantoj de moskvaj naciismaj organizaĵoj, kiuj informis pri planata kreado de "popolaj taĉmentoj" el loĝantoj. Okazis tujorganizita mitingo, kiun partoprenis 2-6 mil homoj. Poste la homamaso foriris al la vendejaro "Birjuza", kie laboras multaj enmigrantoj.

Dum la interbatado estis vunditaj 5 policanoj. Pro tio 7 homoj estis arestitaj, tamen oni malhelpis forveturigi la polican aŭtobuson. Vespere la naciistoj (ĉirkaŭ 1000) foriris ĝis apuda legombazejo "Pokrovskoje", kiun provis frakasi (tamen trafis tien ne multaj). Unu el la grupoj atingis fervojan stacion "Birjulovo-Tovarnaja", kie frakasis bazareton kun akvomelonoj, renversis aŭtomobilon, post kio estis kaptita de la polico.

Dum la pogromoj estis batitaj estintaj tie enmigrantoj, aŭtomobila veturado en Burjulovo estis parte haltigita. La polico arestis proksimume 400 homojn.

Kelkaj kazoj de senordigoj okazis ankaŭ dum sekvaj tagoj[1].

Reago kaj sekvoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj