Nacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koncepto nacio estas uzata por grupo de homoj, kiu havas komunajn devenon kaj tradiciojn kaj kiu havas la rajton je ŝtata suvereneco. Nacio estas tre abstrakta nocio, kiu ekestis fine de la 18-a jarcento, kiam la nunaj ŝtatoj iom post iom ricevis sian formon. Tiam ankaŭ leviĝis la demando, sub kiuj kondiĉoj grupo da homoj iĝas nacio. Se grupo de homoj sentas sin unu socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, kiel sama deveno, sama religio, sama vivmaniero, sama lingvo, samaj politikaj rajtoj kaj devoj, oni parolas pri nacio.

La nacio estas popolo, kiu havas konscion pri komuneco de kulturo. Ĝenerale tiu konscio estas pri komuna origino (historia aŭ mita), komuna lingvo, komuna religio (aŭ religiemo), komunaj leĝoj, komunaj tradicioj, sed ne necese ĉiuj. Ekzemple Brazilanoj pensas havi malsamajn originojn, malsamajn religiojn, sed havas komunan lingvon (la portugalan), komunajn tradiciojn (ekzemple, ĉiutaga bano), saman religiecon (ĉiuj brazilanoj estas tro religiemaj, eĉ se iuj estas politeistoj kaj aliaj kalvinistoj, sed ankaŭ tre tolerema al aliaj religioj) ktp.

PIV diras pri nacio: "Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunaĵo kun distingaj trajtoj ŝuldataj plejofte al komuneco de lingvo, kutimoj, tradicioj, religio, vivmaniero, ekonomiaj interesoj, politikaj idealoj aŭ aspiroj." La graveco de tiuj trajtoj, pro historiaj kialoj, ne estas la sama por ĉiu nacio. Ĉiu popolo, ĉiu nacio havas sian propran gravecogradon de komunaj aŭ distingaj trajtoj, kiu distingiĝas de la gravecogradoj de aliaj nacioj; tial la vorto "nacio" fakte estas plursignifa.

Difinoj

La preciza difino de "nacio" tamen dependas de regiono al regiono.

La ĝermana difino, kiun ni retrovas en Nederlando, Flandrio kaj Germanio, estas, ke nacion formas kombino de diversaj vivmanieroj, nome religio, komuna deveno, komunaj estroj, kutimoj kaj similaj. Nacio do estas popolo, sed en la politika senco, lige al la politikaj institucioj.

La romanida sinteno pri nacio, ĉefe konata en Francio, estas alia. Tie nacio estas la unuiĝo de loĝantoj de difinita ŝtato. Laŭ tiu koncepto bretonoj estas anoj de la franca nacio, kvankam laŭ la ĝermana koncepto ili estas popolo, sed ne nacio (ĉar ili ja ne havas sufiĉe da politikaj institucioj ene de la franca ŝtato).

Ankaŭ interne de ŝtato la koncepto pri la preciza signifo de nacio povas diverĝi. Tiel ekzemple en la konstitucio de Belgio legeblas, ke la nacio havas ĉian potencon (artikolo 33). Tamen el diversaj decidoj de la Arbitracia Tribunalo montriĝas, ke "nacio" ne estas sinonimo de "popolo". Artikolo 33 de la belga konstitucio estas do parenca al artikolo 6 de la konstitucio de la iama Sovetio.

Laŭ aliaj, kiel la juda filozofo Jeshaiahu Leibowitz, nacio estas homogena komunumo, kiu pretas, povas kaj rajtas akcepti la rajtojn kaj devojn de popolo kaj al ĝi ligita ŝtato. La akcento do troviĝas sur la fakta, politika kaj socia memorganizado. Laŭ tiu difino nacioj povas do ekesti kaj malaperi. Tipa ekzemplo estas Belgio, kie ekestis en la pasinta jarcento la flandra kaj la valona nacio, kaj kie la belga nacio ade malfortiĝis kaj apenaŭ plu ekzistas. Aliflanke la eŭropa nacio, antaŭe ne ekzistinta, nun elkreskas.

Por iuj popoloj pli gravas la lingvo, por aliaj la religio, aŭ iuj politikaj idealoj. Ekz. por la usona popolo la politika liberalismo, t.e. la demokratio en la moderna, neplatona senco de la vorto, kiel la liberaldemokratio. Grava parto de la pola nacia identeco estas la katolikismo, de la franca i.a. la laikismo, kvankam multaj francoj estas katolikoj. Por la germanoj inter la du mondmilitoj gravegis la etna (= genta, triba) komunaĵo, kiu dum la hitlera tempo, surbaze de pseŭdosciencaj, malĝustaj teorioj de la 19-a jarcento, pliakriĝis al rasa komunaĵo, kvankam samgenteco aŭ samraseco grandparte estas fikciaj, ideologiaj, mitaj, ĉar ĉiuj hodiaŭaj popoloj en biologia senco estas miksgentaj kaj miksrasaj. Zamenhof skribis: Kaŭze de konstanta intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj) en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo.(El: Gentoj kaj Lingvo Internacia.)

Naciokreaj faktoroj

Historie, la nocio de nacio estas elpensita en eŭropa mezepoko de reĝoj kaj siaj anoj por nuligi la povon de feŭdistoj. Post kreo de Hispanio, Anglio, Francio kaj tiel plu, oni konceptis komunajn taskojn (laŭ eldiro de Ortega y Gasset) super la privatajn aferojn de lokaj sinjoroj. Kelkaj nacioj, kiel Germanio kaj Italio, devis atendi ĝis la 19-a jarcento por konstrui sin.

Ekzistas pluraj faktoroj, pro kiuj ekzistas la sento esti parto de difinita nacio.

Lingvo

La posedo de komuna lingvo povas esti kialo por senti sin parto de sama nacio, sed ne ĉiam. La kataluna nacio parolas la katalunan, la flandra nacio parolas la nederlandan. Sed la svisa nacio ne havas komunan lingvon. En Svislando oni konsideras lingvon ĝenerale kiel komunikilon, kaj ne kiel nacian trajton. En Brazilo, male, portugala lingvo estas rigardata kiel ĉefa faktoro de nacieco. Brazilanoj sentas sin pli proksimaj al portugalanoj kaj angolanoj ol de aliaj popoloj de Sudameriko.

Dinastioj

Reĝa dinastio povas esti naciokrea faktoro. Forta ekzemplo estas Nederlando, kie la familio Oranje-Nassau, kiu estis je la bazo de la sendependeco de la ŝtato, estas kaŭzo de nacia fiero.

Sed ankaŭ la rifuzo akcepti dinastion povas esti naciokrea faktoro. Ĝuste pro sia rezisto kontraŭ la habsburganoj la tri prakantonoj de Svislando, Uri, Schwyz kaj Unterwalden estis ĉe la bazo de la nuna svisa nacio.

Komuna historio

Komuna historio povas esti naciokrea faktoro. La nun kreiĝanta palestina nacio ekestis ĉefe pro sia komuna pasinteco. La belga nacio ankaŭ ekestis preskaŭ nur pro la komuna historio, ĉar ĝi ne havis iun ajn alian komunan faktoron. La brita nacio ekestis pro sia "glora historio".

Komuna teritorio

Grava elemento al multaj nacioj estas komuna teritorio. Al amerikaj landoj, krom komuna lingvo, komuna teritorio estas la ĉefa elemento de nacieco. En Afriko, nunaj nacioj estigis preskaŭ nur sur teritoria bazo, kio kaŭzas grandajn problemojn en kelkaj landoj.

Deveno

La germana nacio ĉefe fontas el komuna deveno. Ankaŭ en la israela nacio tio forte rolas. Ĉiu kiu naskiĝis kiel judo rajtas ricevi la israelan ŝtatanecon kaj pro tio sentas sin ano de la israela nacio. Ekzistas ankaŭ arabaj ŝtatanoj de Israelo, sed ili ne sentas sin anoj de la israela nacio ĝuste pro manko de tiu komuna deveno.

Religio

La formo de nacioj en Barato dependis ĉefe de la praktikata religio. Ankaŭ la irlanda nacio diferencas de la brita i.a. pro la alia religio.

Desupra influo

Ofte la sento esti parto de nacio estas influata desupre pro politikaj motivoj. La brita registaro ofte emfazas la gloran historion de la brita popolo, sed marĝenigas aŭ prisilentas la aliajn popolojn, kiuj vivas en Britio sed ekster Anglio kiel la popolojn en Skotlando, Kimrio, norda Irlando, la Manksinsulo kaj Kornvalo.

Aliigo

Naci-aliigo estas negativa fenomeno ligita al la ekesto de nacioj kaj estas ofte erare nomita "naciismo". La anoj de nacio estas komparataj kun aliaj, kiuj ne estas anoj de la nacio, sed vivas en la sama teritorio. Judoj ekzemple estas ofte viktimoj de aliigo, ĉar ili precipe loĝas en la teritorio de alia nacio. Same pri la ciganoj, kiuj ne havas propran landon. Religia aliigo estas konata fenomeno en Irlando, kaj lingva aliigo estas ofta en ĉiuj landoj, kie vivas multaj gastlaboristoj, kiuj ne adaptiĝis al la lokaj lingvo kaj kutimo.

Aliigo povas havi terurajn konsekvencojn, kiel la neniigon de judoj en nazia Germanio kaj la steriligon de ciganinoj en Slovakio.

Naciismo

Naciismo estas la amo al la nacio aŭ al la nacia sendependeco. Oni ne konfuzu ĝin kun naci-aliigo (Vd supre).

Lingvo-uzo

Pro la fakto, ke la difino de "nacio" ne estas tute strikta, ofte la lingvaĵo estas malpreciza. Fama ekzemplo estas "Unuiĝintaj Nacioj", kiu tute ne estas unuiĝo de nacioj, sed unuiĝo de sendependaj ŝtatoj (komparu kun Usono, la unuiĝintaj ŝtatoj de Ameriko, kiu ja uzas la ĝustan nocion). En Esperanto ekzistas la adjektivoj "interŝtata" kaj "internacia", sed plej ofte estas uzata "internacia" sub influo de iuj naciaj lingvoj, kiuj ne konas la du nociojn. "Internacia lingvo" estas tre taŭga esprimo, sed per "internacia politiko" oni plej ofte celas interŝtatan politikon. Laŭ Z. Tišljar nacio estas komunaĵo da homoj sur relative kompakta teritorio, kiuj havas komunan edukon kaj komunan lingvon de tiu eduko. Do oni estas membro de iu nacio, kondiĉe ke tiu homgrupo havas unuece fiksitan (politikhistorie deciditan) neŭtralan lingvon (kiun la membroj de la nacio ne parolas hejme) kaj lernejajn instancojn en kiuj oni edukas gejunulojn laŭ unusama edukprogramo. Nacio estas historie nova kreaĵo ekestinta en la tempo de klerismo kaj unuaj burĝaj ŝtatoj en Eŭropo. Tiam ekestis bezono pri unueca lingvo, edukado kaj merkatteritorio kaj la unua difino de nacio estis: nacio estas ŝtato. Sekve, laŭ tiu difino ĉiuj ŝtatanoj de iu ŝtato estas samnacianoj. Sed ĉar ŝtatoj estas artefaritaj konstruaĵoj dependaj de militoj kaj diversaj ekonomiaj rilatoj inter ŝtatoj (ekz. aĉeto de Alasko), relative ofte teritorioj ŝanĝas ŝtatojn kaj la homoj edukitaj en iu lingvo kaj en iu lerneja sistemo devas ŝanĝi pro la ŝtatŝanĝo lingvon kaj edukideologion. Sed tiu ŝanĝo ne estas simpla kaj rapide efektivigebla. Homoj edukataj dum jarcentoj en unu lingvo kaj en unu vivkoncepto, kiu enhavas sociajn valorojn, vivkutimojn, ideologiojn kaj kulturojn, ne povas ŝanĝi sian malnovan identecon rapide kaj sen ekstrema premo. Tial en Eŭropo ne ekzistas ŝtato sen tiel nomataj minoritatoj, do homoj kiuj iam antaŭe apartenis al alia ŝtato, lingvo kaj eduksistemo. Pro tio ekzistas alia difino de nacio: Nacio estas homoj kiuj havas komunan eduklingvon kaj edukon - pro kio, konsekvence - ili havas ankaŭ komunajn vivkutimojn, artkulturon, ideologion pri valoro de siaj prauloj, kiuj ne estas la samaj kiel tiuj de la nova ŝtatidenteco. Tial ĉiu individuo en minoritata teritorio troviĝas en dilemo: ĉu forlasi nacian identecon de siaj prauloj kaj akcepti tiun de la ŝtato en kiu li vivas aŭ kunhavi ambaŭ? La homa rajto estas ebligi al la individuo mem decidi, sed neniu grupo rajtas malpermesi iun ajn nacian aŭ regionan identecon de grupoj. Se iu naskiĝis en Kroatio kaj kiel 20-jarulo foriris al Aŭstralio kaj plu vivis tie dum multaj jaroj li mem rajtas decidi ĉu li forlasos la kroatan naciecon kaj akceptos nur la aŭstralian (ne pasporte sed emocie) aŭ li flegos plu la kroatan paralele kun la novakirita aŭstralia. Sed la ŝtato Aŭstralio ne rajtas malpermesi al iu ajn grupo posedi pliajn naciajn identecojn, se ekzistas eĉ nur du personoj, kiuj volas tion. Nacieeca sento kiel ĉiuj aliaj identecoj fariĝas grava kiam ĝi estas en danĝero. Kiam la nacia sento ne estas endanĝerigita, oni preskaŭ ne konscias pri ĝi (en paca tempo), sed kaze de danĝero (vera aŭ arte trudita per propagando) ĝi fariĝas domina emocio, pro kiu la individuo pretas fordoni sian vivon, sed ankaŭ aĉe krimi nome de la defendo de sia nacio. Pro tio ekzistas terminoj "patriotismo" kaj "ŝovinismo". Patriotismo estas tiu nacia sento pro kiu individuo fieras pri sia deveno kaj aparteno, sed ne ekstreme kredas ke lia nacio estas la nura kaj la absolute plej valora (do li iom dubas pri la nacia ideologio, en kiu li estras edukita). Ŝovinismo estas tiu nacia sento, en kiu la persono senkritike kredas je sia nacia ideologio kaj ne dubas pri ĝia absoluteco. En tia stato, la nacia sento endanĝerigas ĉiuspecajn aliulojn.

Vidu ankaŭ