Nacisocialisma Germana Laborista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacisocialisma Germana Laborista Partio
Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei
Emblemo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio
gvidanto-partio • politika partio en Germanio • ekspartio
Lando  Germanio
Fondiĝo 24-a de februaro 1920
Lingvo(j) Germana
Ideologio naziismo
Junulara organizaĵo Hitlerjugend
vdr

Nacisocialisma Germana Laborista Partio (germane Nationalsozialistische Deutsche Arbeiterpartei, NSDAP) estis naziisma politika partio en Germanio. Ĝi ekestis je la 24-a de februaro 1920 post nomŝanĝo de Deutsche Arbeiterpartei (fondita je la 5-a de januaro 1919).

Dum la 1920-aj jaroj la partio, kiu komence klopodis imiti la ekzemplon de la itala faŝismo, provis kolekti homojn malkontentajn pri la situacio en la postmilita (kaj postmonarkia), ekonomie kaj sociale kriza Germanio, sed la membronombro kaj balotrezultoj de la "nazioj" longe restis malgrandaj. Tio rapide ŝanĝiĝis ekde la monda ekonomia krizo de 1929.

Je la 30-a de januaro 1933 NSDAP eniris la registaron kaj la nazia "gvidulo" Adolf Hitler iĝis regna kanceliero. Baldaŭ poste la partio forigis ĉiujn aliajn partiojn, demokratiajn instituciojn kaj rajtojn. Hitler preparis kaj realigis la duan mondmiliton kaj amasan murdadon de civiluloj de multaj etnoj en la germane okupataj partoj de Eŭropo. Sed la gvido ne estis en la partio mem, kiu estis nur instrumento.

Post la milito, en septembro 1945, la venkintaj landoj malpermesis NSDAP kaj la propagandon de ĝia ideologio nacisocialismo.

La flago de la Nazia Partio
NSDAP Gaue 1926,1928,1933 & 1937

Supera regopovo

Fronte de la partio estis Führer Adolf Hitler. Lia anstataŭanto ekde la 21-a de aprilo 1933 ĝis la 10-a de majo 1941 estis Rudolf Hess. Poste sekvis 18 superaj komisaroj. Jen kelkaj el ili:

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara