Nacisocialisma Maŝinveturilkondukista Korpuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacisocialisma Maŝinveturilkondukista Korpuso
flago
militista unuo
Komenco 1930 vd
Fino 1945 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
vdr
La flago de NSKK.

La Nacisocialisma Maŝinveturilkondukista Korpuso (germane Nationalsozialistisches Kraftfahrerkorps, mallongigo: NSKK) estis parto de NSDAP. Ĝi havis ĉ. duonan milionon da membroj.

Historio kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Adolf Hühnlein, estro de la veturilsekcio de Sturmabteilung, fondis NSKK en 1931 kiel duonarmean bataltaĉmenton kaj faris ĝin post 1933 monopoligilon sur la kampo de aŭtomobila veturado.

Ĉefaj taskoj estis la ĝenerala movebligo de la socio laŭ la moto Ju pli alta la stato de motorizado de socio, des pli forta la defendoforto de la nacio"[1].

Ankaŭ NSKK estis organizita laŭ la principo de kondukado kaj obeemo: tiel la membroj havis uniformojn kaj estis disdividitaj en la sekvontajn sekciojn:

  • 4x Motorobergruppe
  • 3x Motorgruppe
  • 21x Motorbrigade (kiuj siavice konsistis el la sekvontaj aroj: Motorstandarte, Motorstaffel kaj Motorsturm)

Antaŭkondiĉoj por membriĝo[redakti | redakti fonton]

Sub la aspekto de milito oni varbis ankaŭ membrojn de aŭto-/motorciklofanatikuloj el la vicoj de la Hitlera junularo kaj ebligis al ili specialan trejnadon ĉe propraj motorsportlernejoj. Por etendi la radiuson de la organizo, eblis aniĝo ankaŭ al neposedantoj de stirlicencoj: nepris ĉiukaze membreco ĉe NSDAP.

Agadoj dummilitaj[redakti | redakti fonton]

Dum la milito la NSKK-anoj kelkfoje ankaŭ estis helpantaj policistoj en la okupitaj landoj de Eosta Eŭropo kaj devis "pacigi" la zonon malantaŭ la pli oriente batalantaj soldatoj. Sekve NSKK-anoj certe ankaŭ aktive partoprenis pafekzekutojn kaj deportaciojn.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prenita el la NSDAP-organizlibro; en la germana: Je höher der Stand der Motorisierung, desto stärker die Abwehrkraft der Nation!

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dorothee Hochstetter: Motorisierung und „Volksgemeinschaft“. Das Nationalsozialistische Kraftfahrkorps (NSKK) 1931–1945. Oldenbourg, München 2004, ISBN 3-486-57570-8.
  • Franz W. Seidler: Das Nationalsozialistische Kraftfahrkorps und die Organisation Todt im Zweiten Weltkrieg. En: Vierteljahrshefte für Zeitgeschichte. 32/1984, p. 625–636.
  • Till Bastian: High-Tech unterm Hakenkreuz. Von der Atombombe bis zur Weltraumfahrt. Militzke, Leipzig 2005, ISBN 3-86189-740-7, p. 19–61.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]