Nacozari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacozari de García
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 84340–84352
Kodo laŭ INEGI 26 041
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Francisco Beltrán Leyva (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 11 961
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 30°22′N 109°41′U  /  30.367°N, 109.683°U / 30.367; -109.683 (Nacozari) (mapo)
Alto 1 100 m
Areo 3 069,5 km²
Horzono UTC -7
Situo de Nacozari en (Meksiko)
Situo de Nacozari en (Meksiko)
DMS
Situo de Nacozari en
Situo de Nacozari en
Situo de Nacozari en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nacozari de García Municipality [+]
vdr

Nacozari de García estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Nacozari de García. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26041.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 12751 loĝantojn. El tiuj estis 6575 viroj kaj 6176 virinoj. La komunumo havas surfacon de 3069,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1100 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 517 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 9080 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 8804 scipovis legi kaj skribi kaj 257 personoj estis analfabetoj. Do 2,83 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 12458 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 154 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1,24 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

Monumento al Jesus Garcia en Nacozari

La nomo Nacozari venas de la opata lingvo kaj signifas "riĉeco de nopaloj". La urbo Nacozari fondiĝis en la jaro 1660 kiam oni malkovris la minojn, kiuj ĉirkaŭas la lokon. La orginia nomo estis "Nuestra Señora del Rosario de Nacozari". Pro la minoj baldaŭ venis relative multaj personoj. En la 19-a jarcento, post la jaro 1867 la minojn aĉetis la kompanio "U. B. Teader", kiu vendis ĝin poste al la "Moctezuma Copper Company". Laboristoj kaj inĝenieroj el Usono ekloĝis en Nacozari kaj oni konstruis domojn laŭ usona stilo. La ĉefa ekspluatata mineralo estis la kupro. Nacozari estis unu el la ĉefaj urboj en la nordoriento de Sonora. Post 1948 la aktivecoj malplimultiĝis, ĉar diversaj minoj ne plu estis ekspluateblaj. Post 1968 oni malkovris la minon "Mina la Caridad", ĉirkaŭ 30 kilometrojn for de la vilaĝo. Denove revenis iom da ekonomia aktiveco al la regiono. La "Mina de la Caridad" estas la tria plej granda mino de kupro.

Nacozari je la 11-a de oktobro fariĝis la ĉefurbo de la nova komunumo "Nacozari de García". Ĝis tiu momento estis parto de la komunumo de Cumpas. Origine la urbo nomiĝis "Placeritos de Nacozari", sed honore al la trajnvoja inĝeniero "Jesús García" oni ŝanĝis la nomon al "Nacozari de García". Jesús García savis la urbon de eksplodo de dinamito je la 7-a de novembro 1907. Krom en Nacozari estas monumentoj al Jesús García en multaj aliaj meksikaj urboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]