Nadeĵda Krupskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nadeĵda Krupskaja studentino

Nadeĵda Konstantinovna KRUPSKAJA (Uljanova) (ruse: Надежда Константиновна Крупская (Ульянова); naskiĝis la 26-an de februaro 1869 en St.Peterburgo; mortis la 27-an de februaro 1939 en Moskvo) estis bolŝevika aktivulino, edzino de Vladimir Lenin.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Nadeĵda Krupskaja estis la nura filino de la militista oficiro de la Rusia Imperio Konstantino Ignatieviĉ Krupskij servinta kiel komandanto de la pollanda distrikto Groec. Ŝia patrino Elizaveta Vasilievna Krupskaja (naskita Tistrova) estis guvernistino. La patro mortis sufiĉe juna, kiam Nadeĵda estis dekkvarjaraĝa.

Krupskaja diligente lernis en la prestiĝa, privata gimnazio, kiun ŝi finis ricevante oran medalon. Ŝi diplomiĝis kiel edukistino kaj plue mem instruis lernantinojn.

Tiam ŝi entuziasmiĝis samkiel multaj aliaj junuloj pri la progresaj ideoj de la grafo Leo Tolstoj. Ankaŭ ŝi studis verkojn de Karlo Marks kaj Frederiko Engels. Por pli bone kompreni ties sensojn, ŝi baldaŭ ellernis la germanan lingvon.

Socia agado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1889 Krupskaja studis en la Supera Bestuĵev Kurso en Sankt-Peterburgo, kie ŝi samtempe aniĝis al la sekreta marksista rondeto de gestudentoj.

Ekde 1891 ĝis 1896 Nadeĵda Krupskaja laboris kiel instruistino en laboristaj lernejoj kaj krome propagandis revoluciajn ideojn.

En 1896 ŝin oni malliberigis pro kontraŭleĝa agado kaj ŝi troviĝis en malliberejo sep monatojn.

Edziniĝo al Lenin[redakti | redakti fonton]

Arestita Lenin en 1895

En 1894 Krupskaja konatiĝis kun Vladimir Lenin, kiu estis unu jaron pli juna ol ŝi mem. Ili kune fondis kaj lanĉis la agadon de la "Unio de lukto por liberigo de la proletaro". Tiam aperis ilia intima amikeco kaj ili iĝis gefianĉoj.

Tamen aparta aresto de ambaŭ geamantoj malhelpis ilian geedziĝon.

Lenin estis ekzilita al Ŝuŝenskoe, vilaĝo en Siberio, sed Krupskaja al Ufa gubernio.

Post kelkaj, insistaj peticioj ŝi ricevis permeson por ekzila translokiĝo al sia fianĉo Vladimir en la vilaĝon Ŝuŝenskoe. Tien ŝi veturis kune kun sia patrino Elizaveta Vasilievna.

Tiu insistis, ke la geedziĝo okazu laŭ la ritoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio, kvankam la gefianĉoj estis ja ateismemaj. Ili ne havis la bezonatajn orajn ringojn, tial ili mendis kuprajn, kiujn oni fabrikis el sammetala kvinkopeka monero. La modesta geedziĝo okazis la 10-an de julio 1898. La novedzino estis ne tre talenta dommastrino kaj ŝiaj manĝaĵoj neniam allogis la apetiton de ŝiaj gastoj. Ĝis sia morto en 1915 ŝia patrino kuiris kaj nutris la geedzojn, poste ili preferis manĝi en restoracioj.

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

En 1901 Nadeĵda Krupskaja elmigris al Germanio kaj poste kune kun sia edzo Vladimir Lenin loĝis en kelkaj eŭropaj landoj dek kvin jarojn, krom mallonga interrompo, kiam ili vizitis la patrujon en la jaroj 1905-1907.

Tiutempe en Rusio okazis la t.n. Unua revolucio, kiun organizis bolŝevikoj, sed ĝi fakte fiaskis, kvankam generis la vastan revolucian movadon.

Ekde 1898 Krupskaja estis membro de RSDLP (Rusia Social-Demokratia Laborista Partio) kaj ekde 1907 laboris kiel instruistino en la partia lernejo por bolŝevikoj situanta en la franca urbeto Longjumeau [lonĵumo], sude de Parizo. Samtempe ŝi estis sekretariino de Lenin kaj aktive partoprenis en eldonado de la partiaj periodaĵoj.

Reveno en Rusion[redakti | redakti fonton]

Aprile de 1917 Nadeĵda Krupskaja kune kun Vladimir Lenin revenis en Rusion, kie en februaro okazis la revolucio kaj aresto de la imperiestro Nikolao la Dua kaj de liaj gefamilianoj. Ŝi helpis al Lenin kaj kunlaboris por okazigi la Oktobran revolucion, kiu sukcesis la 7-an de novembro 1917.

Laboro kaj socia agado[redakti | redakti fonton]

Krupskaja, Lenin kaj usona raportisto Lincoln Eure
Krupskaja

Ĉar ŝi estis profesia instruistino, ŝi baldaŭ komencis labori en la ŝtata komisiono pri klerigo, poste ŝi estis prezidantino de la Ĉefa Kleriga Komitato kaj ekde 1929 la vicprezidantino de la ministerio pri klerigo de Sovetunio.

Ŝi multe partoprenis en neniigo de analfabeteco en la lando, kie du trionoj de la loĝantaro scipovis nek skribi, nek legi. Danke al ŝiaj intensaj klopodoj en USSR aperis multaj infanaj kaj junecaj organizaĵoj, inkluzive la pionira kaj la komsomola. Ŝi formulis la jenan sloganon "Ĉiu lernejo devas esti ne nur klerigejo, sed ankaŭ centro de komunisma edukado".

Krupskaja kaj Stalin[redakti | redakti fonton]

En 1918 Lenin estis grave vundita per venenaj kugloj kaj lia sano iom post iom malboniĝis. Ekde 1922 li jam ne povis aktive partopreni en la partia agado kaj preferis loĝi kune kun sia edzino en la submoskva bieno Gorki. Interne de la bolŝevika estraro komenciĝis kariera konkurado, en kiu superis Jozefo Stalin laborinta en la modesta posteno kiel Ĝenerala sekretario de la partio. Li ne estimis Krupskaja kaj eĉ ofendis ŝin, kiam tiu diligente flegis la malsanan, suferintan pro angiaj spasmoj Lenin, kiu forpasis la 21-an de januaro 1924.

Post la morto de Lenin[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Lenin pligrandiĝis la konkurado inter estraranoj de RSDLP, kiuj intencis trovi veran vojon por plua evaluado de la partio kaj la ŝtato. Nadeĵda Krupskaja apogis proponojn de t.n. "la Nova opozicio" proklamanta ideojn kontraŭ kurso de Stalin, kvankam poste ŝi retiriĝis.

Dum periodo de reprezalioj okazintaj en la jaroj 1937-1939 ŝi ofte jesis pri ekzekutoj de multaj personoj, inter kiuj estis senkulpuloj.

Ŝiaj rekompencoj[redakti | redakti fonton]

Fine de sia vivo Nadeĵda Krupskaja okupis gravan postenon de ano de la prezidio de la Supera Soveto de USSR. Ekde 1931 ŝi estis honora akademianino. Ŝin oni ordenis per la plej valoraj ordenoj de Sovetunio – Lenin kaj Labora Ruĝa Standardo. Ŝian nomon portas multaj bibliotekoj, pedagogiaj universitatoj, edukejoj ktp en Rusio.

Ŝia malsano kaj morto[redakti | redakti fonton]

Jam dejunece Nadeĵda Krupskaja suferis pro malsano de sia tiroido kaj poste pro aliaj gravaj malsanoj, kio rezultigis ŝian seninfanecon. Ŝi mem kaj ŝia edzo Vladimir Lenin estis tre ĉagreniĝintaj pro tio ĉi. Multe malhelpis al ŝia sano longa flegado pri la paralizita edzo, kiu bezonis permanentan apogadon.

La 26-an de februaro 1939 oni modeste solenis ŝian 70-an jubileon. Stalin ne ĉeestis, sed donacis bongustan torton. Krupskaja kaj ĉiuj gastoj gustumis kaj manĝis ĝin. Sed baldaŭ nur Nadeĵda Konstantinovna ekfartis malbone kaj sekvontmatene mortis. Oni supozas, ke en la torto estis veneno.

Ŝia korpo estis kremaciita kaj la urnon kun ŝia cindro oni enigis en la kremlan muron sur la Ruĝa placo de Moskvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.