Nadi Qamar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nadi QAMAR (fakte Spaulding Givens, n. 1917) estas usona ĵaz-pianisto, kiu ludis kun Charles Mingus kaj Andrew Hill.

Spaulding Givens, kiu poste alprenis la islaman nomon Nadi Qamar, ludis en aprilo de 1951 duope kun Charles Mingus la unuajn titolojn por ties novfondita diskeldonejo Debut, inter ili lia komponaĵo Blue Tide. Aprilon de 1953 li denove surdiskigis kun Mingus kaj Max Roach la titolojn Day Dream kaj „Theme from Rhapsody in Blue“. Qamar poste okupiĝis pri afrika muziko kaj ludis kun diversaj afrikaj ensembloj, kiuj koncertvojaĝis en Usono. Oktobron de 1965 li kunludis je la sonregistradoj por Compulsion! de Andrew Hill ĉe eldonejo Blue Note kiel perkutinstrumentisto kaj ludanto de la afrika kalimbo; li partoprenis ankoraŭ pluan registradkunsidon de Hill, kiu okazis februaron de 1967 kaj publikiĝis en 2005 je la antologio Mosaic Select. En la jaro 1970 li kunlaboris kun Rufus Harley. Februaron de 2008 okazis ekspozicio honore al kolekto de afrikaj muzikiloj de Qamar.

Diskoj

  • Charles Mingus: The Complete Debut Recordings 1951–1958 (Debut/Fantasy Records)
  • Andre Hill: Compulsion. (Blue Note Records, 1967)

Literaturo

Eksteraj ligiloj