Nadia Boulanger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nadia Boulanger en 1910

Nadia Juliette Boulanger (naskiĝis la 16-an de septembro 1887 en Parizo; mortis la 22-an de oktobro 1979 samurbe) estis franca komponistino, pianistino, dirigentino, muzikteoriistino kaj -pedagogino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nadia Boulanger estis filino de komponisto, dirigento kaj kantinstruisto Ernest Boulanger (1815–1900). Jam en la aĝo de naŭ jaroj ŝi komencis lerni de sia patro orgenludon kaj kompozicion. Pli malfrue ŝi ricevis instruon deLouis Vierne kaj studis ĉe la Konservatorio de Parizo. Jam en 1903 Nadia Boulanger fariĝis vicorgenistino por Gabriel Fauré ĉe la preĝejo La Madeleine. En 1904 ŝi ricevis aĝe de sesdek jaroj unuajn premioj pri orgenludo, akompanado kaj kompozicio, en la jaro 1908 la duan premion de la Rompremio pri kompozicio por sia kantato La Sirène. En sia loĝejo ĉe Ballu-Strato ŝi havis orgenon de Mutin-Cavaillé.

Pianisto Raoul Pugno (1852–1914) subtenis Nadian Boulanger kaj prezentis sub ŝia direktado ŝian Rhapsodie variée por piano kaj orkestro. Li ankaŭ komponis kune kun ŝi aron da verkoj, ekzemple la lidociklon Heures claires. Post lia morto Nadia Boulanger malpli komponis kaj pli dediĉis sin al pedagogio, orkestrodirektado kaj la disvastigo de la verkaro de sia fratino Lili Boulanger (1893–1918). Ŝi fariĝis unu el la plej famaj kompozicio-instruistoj de la 20-a jarcento. Ŝi instruis ekzemple la francan komponiston Maurice Journeau, kaj pluraj generacioj de komponistoj el Eŭropo kaj Ameriko lernis de ŝi, inter ili Aaron Copland, Gerardo Guevara, Astor Piazzolla, Quincy Jones, Roy Harris, Philip Glass, Grażyna Bacewicz, Zbigniew Bargielski, Wojciech Kilar, Stefan Kisielewski, Zygmunt Krauze, Krzysztof Meyer, Marta Ptaszyńska, Kazimierz Serocki, Stanisław Skrowaczewski, Michał Spisak], Witold Szalonek, Antoni Szałowski, Stanisław Wiechowicz kaj Antoni Wit. Ŝia plej grava pianlernanto esti Dinu Lipatti, kun kiu ŝi en 1937 verkis unuajn sonregistraĵojn. Ĝis nun nesuperita estas ilia registraĵo de la valso op. 39 por kvar manoj de Johannes Brahms.

Kiam ŝi en 1938 dirigentis la Bostona Simfonia Orkestro, ŝi rompŝteliĝis per tio en laŭtradicie viran teritorion. Estis ŝia unua prezentado ekster Francujo kaj la unua fojo, ke ĉi tiu orkestro muzikis direktate de virino. Ŝia dirgenta famo kreskis aparte rilate kun modernaj verkoj kaj malnova muziko, kiun ŝi ege prosperigis.

Dum la Dua Mondmilito ŝi vivis kiel instruisto en Usono. En 1946 ŝi revenis al parizo. Ŝi ektenis profesoran postenon ĉe la Konservatorio, kie ŝi instruis ĝis sia morto. Ŝia eble plej grava rolo tamen estis tiun de la Usona Konservatorio en Fontainebleau, malferma, anglalingva somerkursaro de internacia renomo.

Ŝia loĝejo en Parizo fariĝis renkontejo de la franca muzikmondeto. En la „Bulanĝejo“ umis inter alie Aaron Copland, Maurice Ravel, Arthur Honegger, Leonard Bernstein, Rainier, Bacewicz kaj Thea Musgrave, kiujn li instruis pri harmoniscienco, kompozicio, kontrapunkto, muzika analizo kaj instrumentado.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

El ŝiaj verkoj la opero „La Ville Morte" eble estas la plej fama. Ŝi verkis multajn lidojn kaj ĉambromuzikajn verkojn.

Honoradoj[redakti | redakti fonton]

  • Honordoktorado fare de Muzikakademio je Varsovio (1967)

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Lidoj kaj ĉambromuziko: Kvin Mélodies (1909), Les Heures Claires (1909), sep Mélodies (1922) für por mezosoprano kaj piano; Vers la vie nouvelle por piano (1916); tri pecoj por voilonĉelo kaj piano (1913). Melinda Paulsen mezosoprano, Angela Gassenhuber piano, Friedemann Kupsa violonĉelo. Toubadisc TRO-CD 01407.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]